Retnomoj

Laŭ Vikipedio:
Retnomo estas kaŝnomo, kiun oni uzas enrete. Kutime retnomoj estas uzataj je retforumoj, blogoj, babilejoj, ktp
Ofte retnomoj estas tre stultaj. Kiom da tempo ni elspezas kiam ni aliĝas al nova apo aŭ retpaĝaro? Eble dek sekundoj? Kutime rilatas al io kion ni ŝatas, kiel oni diras iun vorton en fremdan lingvon aŭ persono de iu romano, filmo..
La plej magia afero estas ke malantaŭ ili oni povas esti iu ajn.. Imagu.. Ili ekzistas por krei rete novaj versioj de vi, ili estas eblecon por eksplori ene, eligi novan personecon kaj kundividi ĝin kun kunludantoj, parserĉantoj aŭ eĉ en Jutubo!
Mi uzis la kromnomon Bofratino dum multaj jaroj, kiam mi ludis la amasan retan rolludon World of Warcraft kaj por kelkaj retforumoj. Kiam mi kreis mian rolulon absolute ne pensis ke ĝi iĝus io grava por mi, pro tio mi skribis la unuan aferon kiu trapasis mian kapon ĉar mi estis kun mia tiama bofrato. Poste mi rimarkis ke ĉiuj pensis ke mi estis virseksa (-o estas vira finaĵo en mia lingvo) kaj ke tiom longa nomo atribuis al mi certan seriozecon. Fine, amikoj nomis min Bofra kaj sub tiu retnomo mi ne estis la 30-jaraĝa trista kaj teda knabino kiu loĝis en grandeja loĝejo en urbo kie la ĉielo ĉiam ploris, mi estis la plej bona arkana magiistino kiu plej potence ensorĉis ilaron kaj kiu flugis, mortis, kolektis, manĝis, saltis, babilis kaj gajnis en pli ol cent freneze belegaj universoj.
