Aliaj kvin vortoj, alia rakonto
Dua rakonto kun kvin antaŭe elektitaj vortoj ankaŭ komenciĝas matene. Ŝin vekigis malmojosa muŝo, kiu sentis sin sole, do ĝi volis ke iu almenaŭ aŭdus ĝin. Kaj ĝi sukcesis, nur ŝi ne estis tute kontenta pri tio. Jam hieraŭ vespere ŝi diris al si “Ne timu kaj dormu, morgaŭ tie estos nenia muŝo.” kaj ekdormis rapide. Ne tiel rapide ŝi ellitiĝis. Ŝi kovris sian tutan korpon pro la muŝo kaj ĝuis, ke ŝi povas kuŝi. Dum tio ŝi pripensis, kion ŝi estos faranta poste.
Ŝi elpensis nenion. Anstataŭ tio ŝi mallonge batalis kun si kaj denove ekdormis.
Se ŝi scipovus memori ŝiajn sonĝojn, ŝi estus feliĉa la tutan vivon. Pro tio. Promenante arbaron, ŝi ekvidis strangan homon kun eĉ pli strangaj ŝultroj. Ili estis grandaj kaj aspektis danĝere. Malgraŭ tio, ŝi ege volis paroli kun la vivulo, kiu eble ne estis homo… Do ŝi decidis ŝajnigi, ke ŝi vundiĝis. Ŝi kriis laŭte kaj saltis je unu kruro, ĝis kiam li ne alvenis. Li estis timida, ke okazis io grava, do li malfermis buŝon kaj volis demandi, sed ŝi ekridegis kaj tiel surprizigis lin. Li volis paroli pri malboneco en la mondo kaj ke li vere timis, kiam li aŭdis ŝian krion… Sed ŝi povis fari nenion kun la ridego. Ŝi vidis grandegan muŝon, kiu kantis kaj… Kun rido ŝi vekiĝis denove.
