SES

En marto mi aliĝis SES 2017 en Slovakujo. Mi sciis nenion pri ĝi kaj mi ne havis ideon, kio estos okazanta tie. Malgraŭ tio mi estis vere feliĉa kaj antaŭĝoja. Poste kiam mi pagis, mi konsciĝis ke mia partopreno estos vera defio por mi. Kaj ne nur lingva, ĉar mi jam sentis min sufiĉe bone, kiam mi estis parolanta. Pli grava por mi estis socia defio. Mi ne volas priskribi, kiel introvertita mi estas. Mi ofte havas problemojn kun komuniki kaj mi ĝuste sciis, ke tie estos tro da homoj. Tro multe da homoj. Sed ĉiuj estis mojosaj, bonegaj, ĉarmaj kaj mi povus trankvile uzi ĉiujn belajn vortojn, kiujn mi aŭdis aŭ legis.

Kelkajn tagojn antaŭ alvojaĝo mia humoro ŝanĝiĝis. Mi sciis, ke mi vojaĝos tute sole kaj unue tiel longe per trajnoj. Kaj ĉefe mi konis neniun, kiu estos tie. Mi sciis, ke en mia ĉambro kun estos knabino aŭ virino, sed nenion pli. Mi provis trovi informaĵojn interrete. Estis du filmetoj pri pasintaj aranĝoj kaj iom da fotoj. Ili ne vere trankviligis min. Mi kredas ke dum la aranĝoj okazis pli interesajn aferojn ol oni povas vidi en la filmetoj. Do, mi ne sciis, kion okazos kaj se mi vere povas kaj volas uzi esperanton la tutan tempon kaj tiel pli. Mi tre ofte nervozas kaj provas imagi kiel kio okazos…

Sabate matene mi ekvojaĝis. La vojo estis longa, ne vere amuza kaj certe ne senproblema. Mi memoras ke ĉirkaŭ la oka vespere mi alveturis kaj poste tio, ĉio estis nepriskribebla.

Mi alskribiĝis en akceptejo. Estis unuefoje, kiam mi parolis esperante en reala vivo, ne nur per skajpo. Kaj tiel ĝi ankaŭ estis. Mi ne tute komprenis, kion mi devus diri. La viro demandis pri miaj bazaj informoj, ankaŭ mono kaj manĝoj. Poste tio mi metis mian bagaĝon en mian ĉambron kaj voje renkontiĝis multajn homojn…