Kvin ĉefaj vortoj en unu teksto
Eble povus helpi, se mi solvus problemon kun literoj kun ĉapeloj. Ho, kiel feliĉa mi estus… Ne, Lenka, tio ineresas neniun, skribu!
Unutage la knabo vekiĝis kaj iris tra la domo, serĉante ion por manĝi. Tiel li komenciĝis ĉiutage, sed nun okazis ion vere malofta, lia familio verŝajne ne manĝis ĉio, do li trovis multe da fruktoj, bakaĵoj, dolĉaĵoj kaj aliaj manĝeblaj aferoj. Do, li satiĝis, lavis sin kaj ekpripariĝis por iri eksteren. Sed subite unu terpomo ekparolis: “Ho, mojose, vi enfaliĝis. Nun vi devas aŭskulti min…” Sed li nur ridetis kaj foriris eksteren.
Li marŝis urbocentren kaj fajfis. Li pripensis multe pri malgravaj aferoj, ĝis kiam li aŭdis ion. Lia monujo falis de lia puŝo je lia pugo. Nenia problemo, li pensis… Sed iu ekparolis denove. Maljunulaĉo demandis: “Ĉu vi volas ekscii, kio vere estas feliĉeco?” Li vere feliĉiĝis, ke la parolanto ne estas legomo, sed reala vivulo. Li jam komencis dubi pri sia sano...
“Jes, kiu ne volus esti pli feliĉa?” li kapjesis.
“Do, jen mia brakmonujo.”
“Belega. Kial mi devus esti feliĉa pro via brakmonujo?”
“Aĉetu ĝin!”
“Ho, mi pensas ke ne…”
“Se vi portos ĝin, ĝi neniam falos de via poŝo…”
“Do…”
Por kompreni, kio okazis… Mi kun mia amiko Kriŝtof decidis, ke ni provos defion. Unu elektos kvin hazardajn vortojn al la alia, kiu devus skribi rakonton aŭ tekston, ni ne parolis pri longeco de la teksto, sed ni jam vidas, kiel mi (mal)sukcesis.
La vortoj estis: Malofta, feliĉeco, terpomo, brakmonujo, tamen
