Kvin vortoj, unu rakonto, la kvara
Imagu ĉi tion: Vi estas iranta el urbocentro ien ekstere. Vi estas mallaca, sata kaj sentas sin bone. Neniu pli estas tie, do vi povas trankvile iri, profunde spiri kaj pensi pri via vivo. Poste iu tempo (vi ne scias kiel longa, ĉar tio ne gravas), vi ŝatas la vidaĵon ĉirkaŭ vi, do vi eksidas. Malgraŭ tio vi fermas siajn okulojn kaj faras nenion.
Subite iu sidas apud vi. Vi volas fari ion, diri saluton, movi aŭ eĉ malfermi siajn okulojn, sed la vivulo estas pli rapida. “Ni iru ien. Imagu, ke vi iras per bela vojo, vi ne havas ŝuojn kaj ĝojas ne nur pro tio. Ekfoje vi vidas domaĉon kaj senhezite eniras. Ĉi tie estas multe da diversaj aĵoj. Iajn vi konas kaj aliajn ne…”
“Kion vi vidas?”
Vi unuafoje vi parolas: “Mi vidas kudromaŝinon, motoron, manventilon, harmonikon… Kaj kio estas tio?” vi demandas, montrante al strangaĵo.
“Provu tuŝi la butonon,” respondas la vivulo.
Sed vi timetas, “Ne, mi ne volas faraĉi ĝin.”
“Kredu al mi kaj premu.”
Vi ne scias, kial vi kredas al tutstrangulo, sed vi faras tion.
Kaj vi sidas sur graso tie, kien vi eksidis. Vi jam havas malfermitajn okulojn kaj vi diras nenion. Vi faras harligon de haroj kaj fadeno, kiu kuŝis sur tablo inter kudromaŝino kaj harmoniko.
“Estis bonege, belege kaj mojose. Aliflanke, ni ne vere estis ie, ni ne movis. Kion vi pensus pri ekstari kaj ekiri ien kune?”
