SES-dua

Lenka
Lenka
Jul 27, 2017 · 2 min read

Mi volus skribi pri homoj, kiuj estis en SES 2017. Eble ĝi povus esti ankaŭ ĝenerala priskribo de plejpatro de esperantistoj. Mi kredas ke la numero ĉirkaŭ 200 partoprenantoj kaj organizantoj sufiĉas por tio.

Do. Mi diras kaj diros, ke la loko estas perfekta por renkonti strangulojn. Honeste, tie estis plej granda koncentrado de strangaj, nenormalaj homoj. Kaj tiuj vortoj ne signifas ion malbelan, ne intence :) Mi nur vidis, kiel diversaj ĉiuj estas, kiel ili parolas, aktas, movas kaj ŝajnas.

Eble la homoj tie estis tiuj, kiuj vi normale, ĉiutage vidas je stratoj, sed kiujn vi ne rigardas kaj kiuj ne interesas vin. Verŝajne mi kaj aliaj vidis ilin “unue feliĉaj”.

La plej maljuna partoprenanto estis 5 jaraĝa kaj la plej vivsperta estis 88 jaraĝa. Estis kaj viroj kaj virinoj, eble malmulte pli da viroj. Ni havas preskaŭ nenion komunan krom esperanto. Ununura afero, kiun ni rimarkis estis plej ofta laboro-programisto.

La instruistoj surprizigis min plej multe. Ĉiuj estis vere spertas, mi kredas ke estas inteligentaj, kelkaj geniaj, agrablaj kaj tiel pli. Sed ĉefe, ĉiuj estis kaj feli ĉe estas homoj. Ili parolis kun ĉiuj, ĉiam kaj pri ĉio. Malfrue vespere ni ludis stultegan ludon. Unu instruisto eniris kaj nature ekparolis kun ni kaj aliĝis nin. La alia tagmanĝis kun ni, ni babilis kiel malnovaj amikoj…

Bone, eble ĝi normalas, sed laŭ mi ne tute. Mi vere respektas ilin, mi estis je iliaj prelegoj, mi pripensis ilin kiel specialaj homoj, plie unu estas vere fama kaj… Mi ne scias :) Ili simple bonegas :)

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade