Ni bitmesaĝumu!
Sendi mesaĝojn pli sekure, pli facile, pli private… kaj en Esperanto!
Kun la multaj mesaĝoj malbonaj pri spionado, ne nur de NSA sed ankaŭ en aliaj landoj, mi ne vere ektimis. Tamen kiel programisto mi daŭre rigardas solvojn. Kaj solvoj jam ekzistas. Unu el la plej konataj solvoj estas PGP. PGP funkcias kun jam ekzistanta retpoŝto.
Sed por tiuj kiuj jam uzis PGP, verŝajne konsentas kun mi ke ne facilas uzi tion kun kiu ne teĥnike kapablas. Multaj jam diris, vere fariĝas sekure se ni ĉion ĉifras. Sed se ne tiom facilas sekure mesaĝi, tio estas praktike afero kiun oni ne faras.
Jen mi trovis bitmessage. Programo kiun oni eĉ ne bezonas instali por jam povi mesaĝi per ĝi, kaj ĝi jam funkcias eĉ en Esperanto (kun ties nomo tradukita al bitmesaĝo)! Simple elŝutu ĝin de la retejo de bitmesaĝo.
Sed kompreneble neniu uzas eĉ la plej sekuran programon se ĝi ne estas utila por io kion oni deziras. Sekura komunikado por si mem jam estas dezirinda, prave, sed bitmesaĝo donas pli da aferoj tre dezirindaj, precipe por esperantistoj bonaj aferoj.
Kion provizas bitmesaĝo?
- Tre forta ĉifrado por ĉiuj mesaĝoj, sen ke vi perceptas tion.
- Senlima kvanto de adresoj por protekti vian identecon.
- Protekto kontraŭ identigo de sendanto aŭ ricevanto (la adresinformoj ankaŭ estas ĉifrataj).
- Rapida kaj simpla programo.
- Protekto kontraŭ spamo.
- Sistemo por diversaj sistemoj de retlistoj.
- Plena neidentigeblo por disservataj retlistoj (kanaloj).
- La eblo krei publike alireblajn aŭ privatajn komunikejojn sen bezoni servilon, kaj sen timi ke ili foriĝos.
Elŝutu la programon de bitmessage.org kaj tuj testu. Aldonu la Esperanto-kanalon (adreso: BM-2cVhXYraYbh44FT3q2oZAwCF2HnwsKcjrU kanalnomo/pasvorto: esperanto) kaj ekbabilu Esperante. Aŭ mesaĝu min en Esperanto per BM-2cVM9gvupHrveuwyX9XFnD3zzRGybBDfgM
Email me when Amo kaj libereco publishes stories
