Ekzemplo (parto 1)
Jul 25, 2017 · 1 min read
En klubrenkontigho demandas Paulino: “Chu ‘far’ — sen finajho kaj sen apostrofo — en ‘Shi estas amata far chiuj’ estas ghusta, por indiki la aganton en tiu chi pasiva frazo?”
Vilhelmo respondas: “Lau mi la frazo estas komprenebla kaj tial ghusta. Kaj iu Akademiano ech asertis: ‘Neniu form’ erara dum senco restas klara.’.”
Ernesto konfirmas: “Ankau lau mi la frazo estas ghusta, char mi jam iafoje audis kaj legis tian ‘far’ en tia funkcio.”
Chu Vilhelmo kaj Ernesto pravas? Por ekscii pli, klaku al Daurigo.
— — — — —
La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

