Ekzemplo (parto 2)
Ludoviko respondas: “Ni unue devas interkonsenti pri mezurilo por decidi, chu tiu ‘far’ estas ghusta au erara. Se ni akceptas la mezurilojn de Vilhelmo kaj Ernesto — resume: ‘komprenebla’ kaj ‘iafoje jam uzita’ –, tiam tiu ‘far’ estas ghusta. Tamen okaze de Esperanto reprezentantoj de ghiaj parolantoj jam en 1905 interkonsentis pri alia mezurilo: la verketo ‘Fundamento de Esperanto’. Kaj tio chi inkluzivas la Antauparolon kaj la Oficialajn Aldonojn. En Regulo 6 de la Fundamenta Gramatiko estas esprimite, ke la aganton oni indikas per ‘de’: ‘Shi estas amata de chiuj’. Sekve ‘far’ anstatau ‘de’ estas erara lau la trafa mezurilo.”
Elizabeto intervenas: “Sed miamemore la Akademio de Esperanto iam komunikis ion oficialan pri tiu ‘far’.”
Kio estis komunikita pri “far”? Por ekscii pli, klaku al Daurigo.
— — — — —
La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

