Ekzemplo (parto 3)
Ludoviko respondas: “Prave. Sed la komunikajho neniel sankcias la uzon je ‘far’ anstatau ‘de’ post ita/ata/ota-vorto. La komunikajho temas — rilate ‘far’ — pri tio, chu ghi estas akceptebla, por indiki la aganton post o-vortoj, se lin ‘de’ ne povas indiki pro ebla miskompreno, ekzemple en: la akcepto de la kongresanoj far la urbestro. La plej akceptita esprimo estas tamen ‘fare de’. La Akademi-prezidanto rigardis tian ‘far’ kiel lingvan novajhon. Tial li aplikis la Akademi-statutan regulon pri la vochnombro necesa por akcepto je lingva novajho. Ne estis atingita la necesa nombro de vochoj. Tial oni povas diri, ke ‘far’ ne estas oficiale aprobita: nek kiel formo nova al ‘de’ nek kiel formo nova al ‘fare de’, kaj ke tiu chi ne-akceptiteco estas ech oficiale dokumentita. Sekve lau la mezurilo trafa pri Esperanto estas erare diri: ‘Shi estas amata far chiuj’, kaj estas ghuste diri: ‘Shi estas amata de chiuj’.”
Elizabeto demandas: “Se analoge mi uzas la ne oficialan ‘kurt’’ en la signifo de ‘mal’long’’, chu tio chi estas atenco al la Fundamenta principo, ke oni faras ‘mal’-vortojn per ‘mal-’? Ion tian asertis iu Akademiano en iu forumo.”
Chu “kurt’” en la signifo de “mal’long’” estas same erara, kiel la supre menciita “far”? Por ekscii pli, klaku al Daurigo.
— — — — —
La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

