Ekzemplo (parto 4)
Ludoviko trankviligas: “Ne temas pri analogajho, char ‘kurt’’ ne estas formo paralela, au: formo nova, al iu formo Fundamenta au oficialigita. Por esprimi la ideon de ‘kurt’’, vi bezonas jam kunmetajhon el almenau du formoj: ‘mal’long’’. Okaze de tia ‘kurt’’ temas pri nova vorto. Por io tia ne estas necesa ies aprobo. Tio chi sekvas el la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento. La Akademiano elpensis sian privatan principon, kiu ne estas en la Fundamento. Se en ghi estus tiu principo, tiam en la Fundamento ne aperus ekzemple ‘sud’’, char ghi ja estas esprimebla per ‘mal’nord’.”
Alberto proponas: “Mi tuj telefonos al la Akademio por plendi. Ho ve! Mi forgesis mian smartfonon en mia auto.”
Franko demandas: “Chu ‘smartfono’ estas la ghusta vorto? Ghi estas nek Fundamenta nek oficialigita nek en-PIV-a. Kaj krome en iu privata retejo de Akademiano aperas la frapfrazo: ‘Esperanto ne estas la angla kun o-finajhoj’.”
Chu la dubo de Franko pri “smartfono” estas pravigita? Por ekscii pli, klaku al Daurigo.
— — — — —
La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

