Ekzemplo (parto 5)
Ludoviko klarigas: “Regulo 15 de nia normo permesas uzi internaciajn vortojn. Kaj ‘smartfono’ estas tia. Tiu ‘Akademiano’ certe diras ‘flugplumbesto’ anstatau ‘birdo’, chu ne?”
Franko konstatas: “Antau hodiau mi audis nur malmulte pri tiu ‘Fundamento’ kaj pensis, ke ghi estas libro, kiu estas nur historia dokumento. Erare mi supozis, ke ghi ne sufichas, por majstri la lingvajn defiojn en la epoko de ‘smartfono’ kaj preskau pasinta epoko de ‘kurtondo’. Sed nun mi scias, ke estas ghuste la ‘Fundamento’, precipe ties reguloj pri vortoj internaciaj kaj novaj, kiu garantias kaj la unuecon kaj progresigon de Esperanto.”
Chu la unueco de Esperanto estas minacata? Por ekscii pli, klaku al
Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto.
— — — — —
La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

