Kiel mi interesiĝis pri Esperanto?
Kiam mi estis pli juna, ĉirkaŭ 13 aŭ 14 jaroj, mi havis judan najbarinon tre inteligenta, kiu scipovas paroli multajn lingvojn. Ŝiaj scioj instigis min voli lerni pli pri lingvoj, do mi komencis eksplori pri ili.
Inter la lingvoj, kiuj mi legis pri, estis Esperanto. Mi trovis ĝian ideon mirindega, sed mi ne komencis lerni ĝin pro ajna kialo mi ne memoras plu. Ekde tiam, mi ĉiam legis kaj informiĝis pri ĝi, sed nur 10 jaroj poste mi eklernis ĝin, ĉar mi konis interrete amikon el alia ŝtato en Brazilo, kiu, tute koincide, estas esperantisto kaj stimuligi min studi la lingvon.
Mi kaptis la okazon de jarmeza universitata libertempo por praktiki la ideon kaj nun mi estas ĉi tie, post ĉirkaŭ iom pli da 3 monatoj, lernante tiun internacian lingvon tago post tago.