Fotado per Fujifilm X30

dmych
Lumoj kaj ombroj
Published in
4 min readMar 15, 2019

Mi uzas fotilon Fujifilm X30 jam pli ol kvar jaroj. Mi fotis per ĝi surstrate, dum kajakadoj kaj eĉ subtere en kavernoj. Ĝi estas malgranda kaj nerimarkebla, malmultekosta senpretenda enpoŝa kompaniano, kiu tamen produktas bonegajn fotojn de profesia kvalito. Kaj mi tre bedaŭras ke Fujifilm ne plu ofertas ion similan sed pli modernan.

Ĝi havas neŝanĝeblan objektivon, kaj la objektivo estas bonega: ĝiaj fokusaj distancoj varias de 28 ĝis 112 mm (en 35mm ekvivalento) kun aperturo je 2.0–2.8 — sufiĉe hela kaj universala objektivo!

Dum longa tempo mi fotis nur en JPEG formato, ĉar fotaĵoj estas tiom bonkvalitoj, ke mi apenaŭ bezonis ion ŝanĝi.

Ordinare mi uzis defaŭltajn agordojn, ŝanĝante nur filman simulaĵon. Mi ĉiam preferas uzi prioritaton de diafragmo kaj regas ekspozicion per eksponkompensacio.

Bilanco de blanko en tiu kamerao estas sufiĉe trafa, do ekster studio mi ĉiam uzas aŭtomatan bilancon kaj preferas simulaĵon de Velvia por pejzĝoj pro brilaj koloroj kaj nigra-blankan por surstrataj fotaĵoj.

En studio mi preferas uzi nigra-blankajn agordojn, sed de tempo al tempo mi faras kolorajn studiajn portretojn.

Sed nun mi iom ŝanĝis miajn kutimojn kaj agordojn. Unue, mi komencis denove uzi krudan formaton — ordinare mi uzas RAW+JPEG kaj mi strebas elekti ĝustajn agordojn dum fotado por tuj ricevi finan JPEGon, sed post fotado mi trarigardas la fotaĵojn en la fotilo kaj denove konvertas kelkajn, kies aspekton, koloron ktp mi volas ŝanĝi. Ja bedaŭrinde ne eblas konverti krudajn dosierojn ekster la kamerao tiom bone, kiel tion faras la fotilo mem.

Do, jen estas tri receptoj de agordoj, similaj (laŭ pli modestaj eblecoj de X30 kompare kun pli modernaj kameraoj kun X-Trans III sensilo).

Defaŭltaj nigra-blankaj agordoj por surstrataj fotaĵoj:

  • Dynamic Range: DR400
  • Film simulation: BW + Ruĝa filtrilo
  • Sharpness: +1
  • Highlights: 0
  • Shadows: +2
  • Noise reduction: 0

Fotaĵoj kun tiuj agordoj tre similas al kontrasta nigra-blanka filmo, do mi ŝatas uzi ilin por surstrataj fotaĵoj.

Klaraj koloroj, similaj al Ektar 100 kaj Astia:

  • Dynamic Range: DR100
  • Film simulation: Astia
  • Color: +2
  • Sharpness: +1
  • Highlights: +1
  • Shadows: +2
  • Noise reduction: -2

Classic Chrome por surstratra fotado:

  • Dynamic Range: DR200
  • Film simulation: Classic Chrome
  • Color: +2
  • Sharpness: +1
  • Highlights: +1
  • Shadows: +1
  • Noise reduction: -1

Ĝenerale koloroj de Fujifilm estas iom malvarmaj. Se vi volas ricevi pli varman koloron, sed neniu agordo de bilanco de blanko ne tute trafas, vi povas ŝovi ĝin permane dum fotado aŭ poste dum konvertado — per agordo WB Shift. Plej ofte por varmigi la bildon sufiĉas ŝovi la bilancon de blanko laŭ absciso je +2+3 (farante la bildon iomete pli ruĝa) kaj laŭ ordinato je -2 ĝis -4 (farante la bildon iomete malpli bluan).

--

--