Lingvostudo — Malfacilaĵoj

Lilia
Muŝkalkulanto
Published in
3 min readJul 1, 2020

Pri lingvoj, mi ne multe progresis dum la pasintaj du semajnoj. Multaj aferoj okazis lastatempe. Unue, ni atingis novan hundidon kaj ŝi havas nur 8 semajnojn. Due, granda projekto okazis ĉe mia laborejo kaj ĝi nur finiĝis hieraŭ. Trie, eble ĉar tro da aferoj okazas samtempe, mi tre suferas de deprimo lastatempe.

Pasintsemajne, mi iom pensis ke nun la japana, esperanto, kaj la hispana enuigas min. Mi iom konsideris studi aliajn lingvojn, plejparte aliajn planlingvojn. Aparte Globasa, Lidepla, kaj Pandunia interesis min sed ankaŭ mi pensis pri kelkaj naturaj lingvoj — la ĉina, la germana, la sveda, la haitia… Mi eĉ komencis fari studkartaron de Globasa. Sed por nun, mi decidis ne aldoni alian lingvon. Mi ne havas sufiĉe da tempo por alia lingvo, kaj mi scias ke mia amo por la japana, la hispana, kaj Esperanto revenos kiam la deprimo malfortiĝos. Aldone, pli kaj pli mi volas daŭre studi la korean. Mia bona amiko parolas ĝin denaske, kaj la similoj al la japana estas tre interesaj.

La japana
Laŭ Anki, mi nun scias 966 el la oftuzataj kanĝioj. Mi multe pensis pri studkartoj lastatempe. Mi ŝanĝis la agordojn por Anki por ke tiam kiam mi forgesos karton, la programo ne tiom punos min. Aldone, mi scias ke mi devus uzi la programon ne nur por kanĝioj, sed ankaŭ por la vortprovizo. Sed, mi pigras kaj tial mi pensas ke mi ne komencos uzi Anki tiel ĝis post mi lernos ĉiom el la kanĝioj.

Laŭ LinQ, mi scias 4524 vortojn. Mi ne legis multe lastatempe. Mi legis pri la gramatiko de la japana en la japana ĉe 国語文法. Mi komprenis la ĉapitron kiun mi legis, sed nun mi ne vere povas priskribi tion kion mi legis esperante. Mi supozas ke oni povus diri ke mi legis pri gramatikaj komplementoj. Oni povas fiksi komplementon ĉe aŭ subjekto aŭ predikato. Strange, komo povas ŝanĝi la lokon kie komplimento fiksiĝas!

男の子は泣きながら走る女の子を追いかけた。
Dum li ploris, la knabo ĉasis kurantan knabinon.
男の子は、泣きながら走る女の子を追いかけた。
La knabo ĉasis knabinon kiu ploris dum kurado.

Mi konscias ke tiaj aferoj ekzistas ankaŭ en mia denaska angla… sed kompreni la ideon per la japana estis tre malfacile.

Mi aŭskultis muuuuuuultajn epizodojn de la podkasto Nihongo Con Teppei. La plej interesa epizodo kiujn mi aŭskultis temis pri kiam Teppei uzas la retejon Italki por instrui la japanan al siaj aŭskultantoj. La aŭskultantoj de lia podkasto ofte iom surpriziĝas kiam ili komencas lecionojn kun Teppei, ĉar ilia mensa bildo de Teppei kaj la realo de Teppei malsamas.

Mia menskuracisto volas ke mi serĉu japanon por lingva interŝanĝo.

Esperanto
Mi ne vere studis Esperanton lastatempe. Mi parolis kun homoj en babilejoj, kaj mi ludis ludon kun aliuloj ĉe skribbl.io. Mi iomete legis, sed ne de la libro Ĉu vi kuiras ĉine? …Anstataŭ, mi legis la manifeston de Raŭmo. Mi pensas ke mi ŝatus legi pliajn tiajn dokumentojn. Oni foje parolas pri Raŭmismo aŭ Finvenkismo… Mi supozas ke per legado de la historiaj dokumentoj, mi pli bone povas kompreni esperantan kulturon.

La hispana
Laŭ LinQ, mi scias 1888 vortojn en la hispana. Mi legis nur iomete, sed mi aŭskultis kelkajn epizodojn de la podkasto Spanishpodcast.net. Iu demandis al mi: “Kial vi ne vere provas paroli la hispanan?” Mi pensis pri tio, kaj aliĝis al diskorda servilo por lernantoj de la hispana. Tamen mi ankoraŭ ne vere uzis ĝin.

Jen nia du hundoj:

--

--

Lilia
Muŝkalkulanto

Esperantaĵoj de @devilyoudont Mi ŝatas videoludojn, bestojn, desegni bildojn, kaj studi lingvojn Se vi plejparte afiŝas en Esperanto, mi sekvos vin.