Japanio provas senŝoforajn busojn por helpi izolitajn maljunulojn

Tiuj busoj celas helpi ilin atingi publikajn sanservojn

Japanio rapide maljuniĝas. Pli ol triono de la popolo havas pli ol 60 jaroj. La elcento de maljunuloj estas eĉ pli granda en etaj urboj, ĉar junuloj forlasas ilin por iri al grandaj urboj, kie ili povas studi kaj trovi laboron.

Tiuj etaj urboj kutime ne havas bonan sistemon de publika veturado, ĉar homoj mankas por zorgi pri ili. Multaj maljunuloj ne havas aŭ perdas la kapablon aŭti, kaj tiel troviĝas for de publikaj servoj, kiuj estas gravaj por ilia sano, kaj ankaŭ foje socie izolitaj.

Pro tio, eksperimento ekis tiumonate en Nishikata (115 km norde de Tokio). La japana firmao DeNA, antaŭe konata pro retaj servoj kaj ludoj, zorgas pri tiu projekto. Tiu firmao uzas WEpod, senŝofora elektra 6-persona buso, kiu venas de Nederlando (kaj kiu estas ankaŭ provata tie).

Skemo de la interno de unu WEpod — http://wepods.com/

La celo estas veturigi loĝantojn de tiu eta urbo al sancentro. La distanco kaj la rapideco estas malgrandaj (averaĝe 10km/h tra kampoj, kvankam tia buso povas iri pli ol duoble pli rapide).

Tiu eksperimento celas pruvi la sekurecon de tiu vetursistemo, tra diversaj strataj kaj veteraj kondiĉoj, kiel ĉeesto de lagetoj, rubaĵoj kaj blokaĵoj en la strato. Se tiu sistemo estas sukcesa, Japanio povus lanĉi senŝoforajn servojn por aliaj foraj komunumoj antaŭ la jaro 2020.

Granda parto de la informoj venas de tiu artikolo de Reuters.