Morto de la lasta iĉa norda larĝbuŝa rinocero

La norda larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni) estas tre endanĝerigita specio. Antaŭ la morto de Sudan, restis nur 3 individuoj. Ili vivis sovaĝe en la centro de Afriko, sed nun ili estas forte protektitaj por eviti formorton.

Sudan estis la lasta iĉo de tiu specio de blankaj rinoceroj. Ĝiaj zorgantoj decidis ĉesigi ĝian vivon, pro malbonega sano kaj videbla suferado de la 45-jaraĝa besto.

Angalifu, norda larĝbuŝa rinocero, kiu mortis en 2014 - https://en.wikipedia.org/wiki/Northern_white_rhinoceros#/media/File:Northern_White_Rhinoceros_Angalifu.jpg

Bonŝance, la spermo de Sudan kaj de kvar aliaj rinoceroj estas konservataj. La du inoj, kiuj restas, estas la filino kaj la nepino de Sudan.

Novaj individuoj ankoraŭ estas fareblaj per envitra fekundigo. Per tiu tekniko, oni rekte injektas spermoĉelon (el la kolektita spermo) en ovolon. La rezulta embrio estas reinjektita en inon, kie ĝi povas nature kreski.

Envitra fekundigo ankoraŭ ne estis sukcesa por la norda specio (norda larĝbuŝa blanka rinocero), sed se ĝi funkcias, sciencistoj provos uzi sudan inan blankan rinoceron kiel gastiganton por la embrio. Ankoraŭ restas 20 000 individuoj por la suda specio.

Antaŭ jarcento, oni taksis la nordan rinoceraron je 2 000 individuoj. Nun, la nombro estas forte reduktita pro ŝtelĉasado. Rinoceroj estas ĉasataj pro iliaj kornoj, sed ju pli ili maloftas, des pli ili altprezas.

Evoluo de la nombro de nordaj larĝbuŝaj rinoceroj — *takso — https://en.wikipedia.org/wiki/Northern_white_rhinoceros#Population_chart

La specio iĝis simbolo de la reduktiĝo de la biodiverseco fare de homa agado, kaj de la provoj preventi tion. Espereble, per la progresoj en envitra fekundigo, la specio kaj multaj aliaj ne malaperos.

Informoj venas parte de AP NEWS