140 literoj

dmych
Solo sur poŝtelefono
1 min readJan 17, 2017

Mi aliĝis al Tvitero en la 2007. Rapidaj kaj lakonaj mesaĝoj tre alogis min. Vi ne devas verki longan blogaĵojn — vi eĉ ne povas fari tion, ĉar via blogaĵo ne povas esti pli longa ol SMS. Kaj vi ne bezonas legi longajn novelojn kaj romanojn de siaj amikoj — ili ĉiuj ankaŭ limigitaj je 140 literoj. Tio estis amuze kaj oportune. Kaj ankaŭ interese: ĉu vi povas rakonti pri iu evento nur en unu SMS?

Do, mi alkutimiĝis elekti vortojn kaj diri mallonge. Kaj legi mallonge. Anstataŭ skribi longan blogaĵon, kiel mi faris antaŭ, mi nun sendis unu-du pepaĵojn, kaj tio plej ofte sufiĉis. Mi iĝis tre lakona.

Finfine mi trovis, ke mi ne plu povas verki longajn, detalajn tekstojn. Pli terure, mi ne plu povas legi longajn tekstojn! Mi devas streĉiĝi legante longajn artikolojn, kaj mi devas relerni kiel verki tekstojn pli longajn ol nura SMS.

--

--