Pri komputila progreso

dmych
Solo sur poŝtelefono
1 min readJan 15, 2017

Kiam mi aŭdas pri siavica nova poŝtelefono, mi ĉiam rememoras printempon de la 1989. Tiutempe mi studis en universitato, kaj la universitato havis sian Komputilcentron. Mi pasigis la tutajn tagojn tie, ĉe malnovaj verdaj ekranoj, kapablaj montri nur literojn kaj ciferojn. En la komputilcentro estis du grandaj komputiloj — ES-1061 (sovetiaj kopioj de IBM/370).

Unu printempan tagon ni kun mia amiko promenis apud universitataj konstruaĵoj, pridiskutis universitatajn novaĵojn kaj revis. Oni diris ke en ia laboratorio sur la tria etaĝo aperis novaj malgrandaj kaj modernaj komputiloj «Mazovia» — IBM PC kun grafikaj ekranoj!

Unue ni revis pri tio ke ni aliĝu al tiu rondeto de feliĉuloj, kiu rajtas labori ĉe tiuj komputiloj. Kaj poste ni revis jam pri tio, kiujn komputilojn ni dezirus. Ni konsentis ke persona komputilo kun kelkdek megabajta disko kaj kvarkolora grafika ekrano je 320x200 bilderoj estus sufiĉa. Pri Interreto ni ankoraŭ sciis nenion — fakte ĝi en nuna formo ankoraŭ ne ekzistis tiutempe. Porteblaj personaj komunikiloj ekzistis ankaŭ nur en fantaziaj libroj kaj filmoj.

Elmetante mian poŝtelefonon, kapablan fulmrapide ligi min al la tuta mondo, kapablan montri HD-kvalitan videon, multe pli rapidan, kun kelkdek gigabajtoj da memoro, mi ĉiam memoras ke 28 jaroj antaŭ ni ne povis eĉ imagi tion!

--

--