Solo sur Blekberio

dmych
Solo sur poŝtelefono
1 min readJan 11, 2017

Tio fakte estas ĵurnalo, taglibro, en kiu mi skribas nur kiam mi estas sola — sola kun mia Blekberio, potenca klera poŝtelefono, enpoŝa komputilo, komunikilo kaj tajpilo, kiu ĉiam estas kun mi.

Fakte mi estas sola plejparte dum mi veturas el hejmo al oficejo kaj reen. Tio signifas ke mi havas nur 20 minutojn dufoje dum la tago por verki ion aŭ legi. Ordinare mi legas ankaŭ dum tagmanĝo — same ĉirkaŭ 20 minutoj. Do, dum vojaĝoj hejmo-oficejo mi pli skribu ol legu…

--

--