Tajpilo

dmych
Solo sur poŝtelefono
2 min readJan 12, 2017

Blekberio estas bonega telefono kaj — kio estas pli grava por mi — bonega tajpilo. Mia BlackBerry Passport estas oportuna por tajpi tekstojn dank’al granda ekrano kaj preskaŭ perfekta klavaro — fizika klavaro, ne virtuala. Do, ĝi estas ideala ilo por tajpi kaj verki, se ekzistas modernaj tekstaj redaktiloj por ĝi.

Fakte, la redaktiloj multas. Almenaŭ en Androida mondo estas sufiĉe multe da diversaj aplikaĵoj por tajpi kaj tuj sinkronigi la tekstojn en diversajn nubajn servojn. Feliĉe, BlackBerry 10 OS kapablas instali kaj lanĉi Androidajn aplikaĵoj. Sed mi ĉiam preferis «denaskajn» programojn. Bedaŭrinde, la mastrumsistemo estas mortanta — eĉ BlackBerry mem nun reklamas siajn Androidajn telefonojn preskaŭ tute ignorante sian propran mastrumilon. Programistoj jam preskaŭ ĉesis subreni kaj renovigi aplikaĵojn por BlackBerry 10, kaj mankas novaj modernaj aplikaĵoj por tiu sistemo.

Tamen, la situacio ne estas tiom malbona. Unue, BlackBerry 10 elskatole havas subtenon por Dropbox kaj Box.net. Elskatola aplikaĵo Remember povas sinkronigi viajn notojn kun Evernote. Kaj Evernote mem havas aplikaĵon (tamen jam malmodernan) por BlackBerry 10.

Aliaj indaj aplikaĵoj estas:

  • Helium — bonega teksta redaktilo, kiu subtenas multe da programlingvoj, kaj ankaŭ markadon Markdown — la plej oportunan rimedon por rapide kaj facile tajpi tekstojn per malgranda aparato.
  • Compose10 — estas alia redaktilo por uzi tekstojn en Markdown konservitajn en Dropbox.

Androidaj aplikaĵoj, kiel mi antaŭ diris, pli abundas kaj varias:

  • iA Writer — bonega redaktilo por tekstaj dosieroj en Dropbox, subtenas Markdown kaj kapablas afiŝi ĉe Medium. Sed bezonas konstantan retkonekton kaj ofte falas sur mia BlackBerry.
  • Evernote — Androida versio estas multe pli bona ol tiu por BlackBerry 10, tamen estas iom malrapida en mia aparato.
  • Google Keep — estas aplikaĵo por tekstaj notoj, pli simpla ol Evernote, sed ĝi ne estas simple instalebla sur BlackBerry 10. Krom tio, malbone funkcias sciigoj.
  • Google Docs funkcias bone, sed kiel ĉiuj aliaj Androidaj aplikaĵoj, ĝi estas maloportune malrapida en BlackBerry 10.
  • Simplenote — ankaŭ bona servo kaj aplikaĵo por verki tekstojn.

Do, malgraŭ mi preferas denaskajn aplikaĵojn, mi uzas multajn Androidajn ĉar ili estas pli kvalitaj kaj havas pli da funkcioj.

--

--