Vekuĝi frumatene

dmych
Solo sur poŝtelefono
1 min readMay 19, 2018

Vekiĝi frumatene, kaŝe veni al verando, meti tekaldronon sur la forno. Surmeti galoŝojn, veni en la ĝardenon kaj tra barilo ŝteli de najbaro iom da freŝa, aroma mento, malseka de roso. Reveni rapide, infuzi teon kun mento. Preni grandan tason da varmega forta teo kaj eliri al la korto. Sidigi sin sur la benko malantaŭ la verando kun vido al la legomĝardeno, herbejo malantaŭ ĝi kaj arbaro malproksime, kaj pensi pri eterno: pri tio, ke jam estas tempo sarki terpomojn, kaj la dua ŝtupo de la peroneto bezonas riparon ĝis neniu rompis piedon, ankoraŭ estus bone falĉi gazonon antaŭ la domo kaj purigi drenilojn, ankaŭ necesus fari… Pensi pri nenio ĝenerale, simple sidi sur la benko, trinki teon kaj rigardi kiel la suno malrapide leviĝas super la fora arbaro…

--

--