Esperanto umas en la subaj niveloj de politiko

Oni ne kutime vidas Esperanton en la oficiala politiko, sed tute necesas rimarki, kiam ĝi tie umas kaj, tiam subteni ĝin. Tiel oni povus multe diskonigi Esperanton helpe de registaroj. Helpe de la interreto Esperanto ja povas multe kreskiĝi per demokratia reklamado ankaŭ. Oni simple devas faradi tion. Jen kelkaj nuntempaĵoj pri Esperanto en politiko:
Brazile, senatano Cristovam Buarque proponis antaŭ ok jaroj “aldonon de plia paragrafo al la artikolo 26 de la leĝo 9.394/1996, la brazila Leĝo de Gvidlinioj kaj Bazoj por la Edukado — LDB, portugallingve Lei de Diretrizes e Bases da Educação.” Post tio oni faris kelkajn ŝanĝojn al la propono. Eksplikas Paulo Silas:
La komenca aldonpropono tekstis, ke “Esperanto konsistigos nedevigan studobjekton en mezlernejoj, kun deviga oferto, se la kvanto de interesiĝantoj sufiĉos” (O Esperanto constituirá componente curricular facultativo da grade escolar do ensino médio, sendo sua oferta obrigatória caso a demanda o justifique). La lernejoj havus 3 jarojn da templimo por adaptiĝi al la nova regulo.
Dum proksimume 1 jaro kaj duono, la leĝprojekto restis en la Senato. En oktobro de 2009, ĝi estis sendita al la Ĉambro de l’ Deputitoj, jam post ol trapasi la unuan baton. Cristovam Buarque proponis “nedevigan studobjekton kun eventuale deviga oferto” kaj la Ĉambro de l’ Deputitoj ricevis leĝprojekton kun raporto kiu ŝanĝus la celon al “nedeviga studobjekto kun nedeviga oferto”.
La dua ŝanĝo, okazinta jam en 2016, estus la mortkondamno al la komenca celo. Jam ne temus pri paragrafoaldono, leĝoŝanĝo aŭ io ajn efektiva cele al instruado de Esperanto en la brazilaj mezlernejoj. La leĝprojekto suferis transmutacion. Nun estus nur “Indiko al la Registaro” (Indicação ao Poder Executivo). Alivorte, temus nur pri sendo de konsilo. Sendo de konsilo kiu perdiĝus, ĉar pli probable enlistigota en aliaj multaj nenombreblaj similaj konsiloj.
Forme de tiu, ĝi sendiĝis al la registaro. Tamen, bedaŭrinde, mi ne atendus multajn bonajn aferojn sub la nuntempa registaro, kiun intertempa prezidanto maljuste nun helpas regi kaj, kie voĉdonas multe da senatanoj, kiuj havas al si asertojn da korupteco.
Sekve, estas nova aŭgusta propono al la Verda Partio de Francio, kiu nomiĝas Europe Écologie Les Verts. La propono subtenas la uzon de Esperanto Eŭrope (tamen la priskribo ne multe priparolis la facilecon de Esperanto). Se estas sufiĉe da voĉdonoj favore al la uzo de Esperanto, ĝi aldoniĝos al la proponoj de prezidanta kampanjo kiel celo por Eŭropo. Oni nur devus voĉdoni, se oni loĝas en Francio. Oni ne devas esti en la Verda Partio por voĉdoni.
Simile en Francio, estas sciigo, ke “Se estas sufiĉe da instruistoj kiuj pretas instrui Esperanton, la francaj lernantoj povus havi nedevigan ekzamenon pri Esperanto por la Franca abituriento. Tio signifas ke studantoj povus lerni kaj uzi Esperanton por havi pli da poentoj en fama nacia diplomo. Tio multe diskonigus Esperanton.”