La “korupta politika establaĵo” de Hillary Clinton nun konsilas Donald Trump

Hillary Clinton kaj Donald Trump manpremas unu la alian post dua prezidanto-debato ĉe Universitato de Vaŝingtono en Sankta Luizo, Misurio. Foto: ROBYN BECK/AFP/Getty Images

“La establaĵo,” fame diris Donald Trump dum finargumento por sia prezidantiĝo, “havas trilionojn da dolaroj je danĝero en tiu ĉi elektado.”

Li priparolis “tutmondan potencstrukturon, kiu respondecas por la ekonomiaj decidoj, kiuj ŝtelis de la laborista klaso, fortiris la landon de ĝia riĉeco kaj metis tiun monon en la poŝojn de iuj grandaj korporacioj kaj politikaj entoj.”

Li volis, ke la lando estu “sufiĉe kuraĝa forige kontraŭvoĉdoni tiun koruptan establaĵon.”

Je malpli da kvar semajnoj post uzado de tiu diraĵo ĝisvenke, li nun formale invitas la establaĵon en sian administrantaron.

Vendrede, Trump anoncis kreadon de “Strategia kaj Politika Forumo”, kiu helpos konsili lin pri enlandaj ekonomiaj aferoj. La listo de konsilantoj enhavas tute aron de korporaciaj eminentuloj.

Li ne estas nura ulo, kiu turnas sin al nova vidpunkto; multaj homoj el ili antaŭe subtenis fajre lian demokratan kontraŭulon.

La prezidanto de la forumo estas Stefano Ŝwarzman, ĉefa afergvida oficisto de Blackstone Group, nepublika equity kaj investa bankego. Blackstone rapidege publikigis sciigon, kiu priatentigas kreadon de la forumo ĉi-matene en sia propra retejo, dirante ke ĝi estas “komponita de iom el la plej alte respektataj kaj sukcesaj komercistoj en Usono,” kiuj “estos vokitaj por kunveni kun la Prezidanto ofte por diskonigi siajn proprajn lertaĵojn, kiam la Prezidanto realigas sian planon por revenigi laborojn kaj igi Usonon bonega ree.

Tamen Ŝwarzman estas respublikano, sia kompanio, — samkiel tiom multe da Wall Street — pasigis multan tempon dum la elektado rilatumante kun Hillary Clinton. La ĉefa funkciisto de Blackstone, Hamiltono “Tony” Jakobo gastigis Clinton por fari amasfinancegon dum la 2015a de Decembro, kiu interalie enhavis Warren Buffet, demokrat-subtenema duilionulo (bilionulo). Pli ol dekduo da ĉefistoj en la firmao donis dekmilojn da dolaroj al la kampanjo de Clinton. La firmao okazigis nurinvitan luksejon ĉe la Demokrata Nacia Kongreso en Filadelfio.

Alia ano de la nova konsila grupo estas Larry Fink. Fink estas la prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto de BlackRock, la plej granda firmao por direktado de aktivo en la mondo. Fink pasigis multajn jarojn por plaĉi al altrangaj demokratoj kaj iam oni lin enlistigis kiel anstataŭulon por Tim Geithner de la Usona Ministro pri la Kaso sub la administrantaro de Obama. Li eĉ dungis ekshelpiston de Hillary Clinton, Cheryl Mills, por servi en la estraro de sia firmao — kaj preskaŭ ekregis kaj ekdungis por la Usona Ministro pri la Kaso sub Clinton.

Evidente, Fink nun aliĝis al la iganta Usonon bonega ree teamo kaj Trump laŭvice prifajfas ian ajn problemon por peti al li konsilojn.

Jen la plena listo:

Stefano A. Ŝwarzman (prezidanto de la forumo), prezidanto, ĉefa afergvida oficisto, kaj alifondinto de Blackstone;

Paŭlo Atkins, ĉefa afergvida oficisto, Patomak Global Partners, LLC, ekskomisiano de la Securities and Exchange Commision;

Mariao Barra, prezidantino kaj ĉefa afergvida oficisto, General Motors;

Toby Cosgrove, ĉefa afergvida oficisto, Cleveland Clinic;

Jamie Dimon, prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, JPMorgan Chase & Co;

Larry Fink, prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, BlackRock;

Bob Iger, prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, The Walt Disney Company;

Rich Lesser, prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, Boston Consulting Group;

Doug McMillon, prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, Wal-Mart Stores, Inc.;

Jakobo McNerney, eksprezidanto kaj eksĉefa afergvida oficisto, Boeing;

Adebayo “Bayo” Ogunlesi, prezidanto kaj administrado-asociano, Global Infrastructure Partners;

Ginni Rometty, prezidantino kaj ĉefa afergvida oficistino, IBM;

Kevin Warsh, Shepard Family eminentulo pri la ekonomio, Hoover Institute, eksa ano de la guberniestraro de la Federacia Rezerva Sistemo;

Mark Weinberger, tutmonda prezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, EY;

Jack Welch, eksprezidanto kaj ĉefa afergvida oficisto, General Electric;

Daniel Yergin, Premio Pultizer gajninto, aliprezidanto de IHS Markit;

Disney ĉefa afergvida oficisto Bob Iger helpis okazigi amasfinancegadon en Hollvudo-regiono por Hillary Clinton somere de 2016.

La ĉefa afergvida oficisto de General Motors Mariao Barra tiom plaĉis al la kampanjo-estraro de Clinton, oni do konsideras ŝin kiel elekteblan vicprezidanton — laŭ kodrompitaj retpoŝtoj publikigitaj de Wikileaks.

La ĉefa afergvida oficisto de Boeing, Jim McNerny, donis milojn da doloroj al altrangaj demokratoj kaj laŭdis la gvidantecon de Clinton en la Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj, — kio helpis Boeing gajni kontraktojn — samtempe financante la Clinton Foundation kaj helpante okazigi propagitajn prelegojn de eksprezidanto Bill Clinton.

Ĝuste tiujn homojn Trump priavertis, kiam li mallume deklaris, ke “tiuj, kiuj regas la potencilojn en Vaŝingtono, … ili kuniĝas kun homoj, kiuj prifajfas vian bonfartecon.” Nun ili kunlaboras.

2/12/16

Tiu ĉi artikolo estas Esperanta traduko de tiu artikolo en la novaĵretejo The Intercept. / This is an Esperanto translation of this article in the news website The Intercept.