Antau longa tempo … en Okcident-Fenicujo

Nu, la sekva rakonteto estas multe pli longa, ol pepo, kaj tamen aperas en la rubriko “Tviteraturo”. Tial jen enkonduka klarigo: Kriŝtof Klestil kaj Lenny praktikas la ludon "Kvin chefaj vortoj en unu teksto". Chi-foje mi simple permesis al mi partopreni okaze de la vortoj de tiu defio: taso, amo, onidire, chiuj kaj bedaurinde (eble char taso estis unu el la "chefroluloj" en ekzerco de la seminario pri Esperanto-literaturo kadre de SES 2017). Taso ja ludas rolon en la sekvo, sed ne la chefan. — Krom tio en la rakonteto efektivighas cele al seksa egaligo en Esperanto kelkaj ideoj prezentitaj en la artikolo "Seksa egaligo en la lingvo — laufundamente" verkita de @Kirilo_Brosch. Bonvolu noti, ke lau la kompreno de Zamenhof la koncernaj vortoj ne estas neologismoj (formoj novaj), sed novaj vortoj, kaj tiajn ekuzi ne postulas oficialan permeson (detaloj).

Tiun vesperon li pasigis en preskau malplena drinkejo en Selinunte. Li loghis en tiu urbo, situanta 1200 stadiojn nordoriente de Kartago. Li jam estis ironta hejmen, kiam enpashis tri junaj femoj, el kiuj unu kaptis lian atenton: Shi surhavis frunt-rubandon, kaj shia rigardo iel ravis lin. “Tiun femon mi shatus ekkoni, sed nun ne estas oportuna momento, por alparoli shin”, li pensis kaj forlasis la ejon.

Ornamajho che enirejo de drinkejo (iom abstrakta redono, koncedite)

Du tagojn poste li estis denove tie. Li babilis kun la koktelisto. Kun ghi li jam plurfoje estis ludinta peloton. Venis pliaj klientoj. Ilin li konis same pro tiu ludo. Ili sidighis, sed lin nek salutis nek alimaniere priatentis. Tio mirigis lin. Tiam aperis la tri femoj de antau du tagoj. Unu estis ebrieta. Shi iris al la vershtablo kaj mendis trinkajhon. Shi alparolis lin: “Saluton, sinjoro! Estas varmege, chu ne?” Li respondis: “Prave, madamo.” Shi prenis sian trinkajhon kaj iris aliloken. Akompananto de shi, nome tiu, kiu du tagojn antaue estis kaptinta lian atenton, subite staris apud li. Li simple demandis shin: “Chu vi shatas ludi tablopeloton kun mi?” Shi jesis, kaj ili ludis. Dum tio li sin prezentis al shi kaj demandis pri shia nomo. Shi diris ghin kaj aldonis: “Mi estas de Marsala.” Li komentis tion per la vorto: “Elimiano!” Lau-onidire tiutempe preskau chiuj loghantoj de Marsala estis elimianoj. “De du monatoj mi loghas kune kun miaj frato kaj shestro chi tie en Selinunte en domo, kiu apartenis al nia aunto. Shi estis vidovo kaj forpasis antau kvin monatoj”, shi rakontis plu. La du ludantoj de tablopeloto distris sin ankau per jardo {chi-kuntekste tio nomas la fikcian antikvan version de bilardo}, ghis la drinkejo fermighis. Tiam ili iris en najbaran. Antaue shi kaj blonda girlo, kiun shi evidente konis, estis rigardintaj unu la alian mallonge. Chirkau noktomezo shi iris hejmen; la samon faris li.

Pasis kvar tagoj. Li estis elironta el tiu drinkejo, kie li estis vidinta shin lastfoje, kiam en ghin — chi-foje senakompane — envenis shi. Post reciproka salutado ili sidigis sin unu apud la alian. Preteriris kliento similaspekta al alia, kiu antau kelkaj semajnoj estis ial tre plachinta al li. Iel tio igis lin turnighi al tiu, kiu sidis apud li. Li flustris en shian orelon, tushante shin suprajhe kaj tenere: “Mi shatus danci. Chu ni kune …” Shi ne atendis la reston de la demando, sed simple ekprenis lian manon kaj kondukis lin al la danc-aero, kaj ili dancis kune.

Ene estis sufoke, kaj shi proponis iri eksteren. Kaj tie li karesis shian vizaghon kaj kisis shin sur la vango. Shi ridetis kaj diris: "Mi nun devas iri hejmen. Alie miaj gesiblingoj zorgos tro. Morgau ili kaj mi vojaghos al Marsala, por pasigi kelkajn tagojn che niaj geparentoj. Kaj poste mi kredeble ne povos veni chi tien tiel ofte, kiel lastatempe. Bonvolu diri al mi vian chifron. Mi mesaghos al vi, kie kaj kiam ni povos revidi nin." Tio chi estis petita de shi kaj farita de li. Brakumante, shi adiauis lin.

Kvin tagojn poste li senpacience kaj esperplene iris en la urban bibliotekon. Tiutempe trovighis tie ne nur libroj, sed ankau grandegaj tasoj por argiltabuletoj cele al mesaghado. Kaj en lia taso kushis argiltabuleto! Ekscitite, li ghin elprenis kaj legis: “He, dormemulo, vekighu! Vi devas ellitighi. Alie vi maltrafos la autobuson al la lernejo.” Amo de matro — shian vochon li audis, vekate kaj vekighante. Tiu, kiu ravis lin, ekzistis do nur en songho — bedaurinde.

— — — — —

— — — — —

— — — — —

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — — 
Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.