Bonvole subtenu utiligon kaj rolon de Esperanto en Europa Unio — nun!
Institucioj de Europa Unio (EU) petas de EU-civitanoj ideojn kaj proponojn, por antauenigi Europan Union. La iniciato nomighas malaplombe konferenco pri la estonteco de Europo.
Chi-rilatan por-Esperantan kampanjon kunordigas interalie per Zoom-konferencoj Klaus Leith. Li estas ano de la kampanja teamo konsistigita de Europa Esperanto-Unio kaj UEA-Komisiono por Europa agado (jen pria gazetara komuniko de UEA).
Efektive pluraj homoj jam afishis proponojn, kiuj celas plifortigi utiligon kaj rolon de Esperanto en EU; jen ekzemploj (jen kompilajho kredeble pli ampleksa):
- A: Esperanto, komuna kaj neutrala lingvo, fasonita, por esti facile lernebla. Nova rimedo por pli unuighinta Europo
Tio estas la aktuale plej subtenata propono. Sed lausperte estas teknika malfacilajho pri la retpagho, tiel ke pliaj subtenoj eble ne povas esti donataj (provizora solvo).
Bonvole raportu tiajn problemojn al la retposht-adreso donita en alineo Pliaj demandoj? de tiu retpagho kaj indiku:1) la daton/horon/horzonon de via malsukcesa provo aliri
2) la landon, el kiu vi konektighas kun la interreto
3) vian operaciuom (Vindozon, Linukson, ...) inkluzive de la versio
4) vian retumilon (Chrome, Firefox, Opera, ...) inkluzive de la versio
5) la ricevitan erarmesaghon, ekz.: "504 ERROR ..." - B: Oficiala rekono de Esperanto, kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj
- C: Europa Unio bezonas plibonigitan lingvoinstruadon
- D: Lingvoinstruado en Europa Unio
- E: Kiom da mono shparus ESPERANTO al Europa Unio?
- F: Lingvopolitiko, por plifortigi Europan integrighon
- G: Por objektiva, sur faktoj bazita informado pri Esperanto! Egalaj rajtoj por Esperanto-parolantoj!
- H: Unu leciono pri Esperanto por la lernantoj en Europa Unio
- I: Atingi egalrajtecon, ech se tekstoj de EU-institucioj povas esti disponebligataj nur en kelkaj oficialaj EU-lingvoj: solvopropono
- J : La demokratio Europa komencighas per unu komuna lingvo: Esperanto
- K: Protekti arbojn per malpli da konsumo de papero por uz-instrujcioj — sen perdo de informoj: solvopropono
- M: Europo estas unu granda kultura areo
En temgrupo Pliaj ideoj (635 proponoj) lau la nombro de subtenantoj proponoj A kaj B estas aktuale (2021-07-09 10:13 CEST) ech en la unuaj du rangoj!
Sed: En Septembro 2021 chiuj proponoj de tiu temgrupo estos asignitaj al unu el la aliaj nau temgrupoj, tiel ke temgrupo Pliaj ideoj ne plu estos. Kvar civitanaj paneloj de po 200 homoj okupighos pri la proponoj de la nau temgrupoj: tri civitanaj paneloj pri po du temgrupoj, kaj unu civitana panelo pri tri temgrupoj. Alta rango lau la nombro de subtenantoj ne nepre signifos pli favoran pluan pritraktadon, sed tre kredeble ankau ne malutilos.
Kurioze la plej subtenata propono de chiuj temgrupoj atingis aktuale (2021-06-20 10:19 CEST) nur 443 subtenantojn. Do: Se ech nur 7% de la ensume preskau 7000 membroj de la tutlandaj Esperanto-asocioj de EU-membroshtatoj subtenus la por-Esperantajn proponojn, ili superus la ceterajn proponojn — kia bona videbleco de Esperanto!
Tial bonvole subtenu la por-Esperantajn proponojn, se vi havas EU-civitanecon. Por subteni, vi bezonas registri vin. Tio estas farebla per konto Fejsbuka, Gugla au Tvitera — au per retposhtadreso (pri teknikajhoj jen sugestoj).