Chu estighos “Angleranto”?

Ekde fine de Majo 2015 eblas lerni Esperanton per Duolingo. Instrulingvo estis komence nur la angla; en Oktobro 2016 aldonighis la hispana. En 2015 mi, kiu jam estis lerninta Esperanton alimaniere, provcele registrighis al Duolinga Esperanto-kurso. Mi rimarkis, ke ghi tedas min. La kialo: Mi tro multe devis tajpe traduki el la angla Esperanten kaj inverse, kaj — ech pli frustre: La gramatikaj kaj vortfaradaj reguloj de Esperanto estis peritaj preskau nur opcie alklakeble, kiel aldonaj notoj (mi ne kontrolis, chu tio intertempe shanghighis). Kaj estas ja ghuste tiuj reguloj, kiuj treege faciligas la lernadon je Esperanto kompare kun la lernado je multaj aliaj lingvoj!

Chu eble la Duolinga instrumetodo konsideras la circonstancojn de tio, kion angle pepis homo loghanta en Britujo (vidu figurajhon 1)?

Figurajho 1: La supra pepo en Esperanto: “En la 1960aj jaroj oni chesis instrui gramatikon chi tie. Ni lernas gramatikon, kiam ni lernas fremdan lingvon kaj tiam fiaskas en tio grandioze”

Ofte rimarkebla lingva eraro en Esperanto koncernas la vortfaradon. Ekzemplojn montras figurajho 2.

Figurajho 2: Pepoj, kiuj evidentigas malfacilajhojn pri vortfarado (la pepintoj @Gyminae kaj @FolkVegan lernis per Duolingo)

Mia konjekto: Regulo 11 de la Fundamenta Gramatiko kaj §27 de la Fundamenta Ekzercaro estis (kaj eble ankorau estas) instruataj ne sufiche bone en Duolingo.

Shajnas, ke tio afektas ankau Regulon 2 kaj §29 de la Fundamenta Ekzercaro*) (ambau pri interalie kazoj), char: Alie en Esperanta reditero lernanto**), kiu lernas per Duolingo, ne demandus pri la devo uzi “al” en “Li donas al ni lakton”.

*) Ekstrakto el §29: "Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion chi malpermesas; ekzemple: ni povas diri 'pardoni al la malamiko' kaj 'pardoni la malamikon', sed ni devas diri chiam 'pardoni al la malamiko lian kulpon'".
**) En tiu frazo estas du sinsekvaj vortoj, kiuj finighas per "o" - chi-okaze tio estas malmisa. Oni komparu tion chi kun konsileto donita en tiu pepo.

Chu eble la neglektado de la sistema instruado je la reguloj de Esperanto kondukos al la estigho de lingvajho, kie oni diras ekzemple: “*Shi donis lin fromaghon sandvichon” anstatau ghuste ekzemple: “Shi donis al li fromaghosandvichon.”? Oni povus nomi tian fushlingvajhon “Angleranto”, char ghia kauzo estas nekonscia reproduktado je frazer-sinsekvoj angllingvaj — inkluzive de la spacetoj! Kion vi opinias?

Kromajho: Ankau en la germana rimarkeblas fusha uzado je vortkunmetajhoj. Ekzemplojn montras la germanlingva Vikipedia artikolo “Leerzeichen in Komposita” (“spacetoj en vortkunmetajhoj”). Estas la konjekto, ke unu ebla kauzo estas la lingva kontakto kun la angla.

— — — — — 
Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — — 
Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Like what you read? Give Westphoenizier a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.