Delta Chat: retposhtilo kiel tujmesaghilo — kaj inverse

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
4 min readJun 17, 2022

--

Antau malmultaj semajnoj iu atentigis min pri apo Delta Chat (DC), kaj en mian smartfonon mi instalis ghin (Androidan version 1.30.2; al ghi rilatas tiu chi artikolo). Eble oni povas nomi tiun apon tujmesaghilo surbaze de retposhto au retposhtilo fasonita, kiel tujmesaghilo. Uzanto registras sin ne che iu centra servilo per sia telefonnumero, sed per sia retposhta konto — aparta centra DC-servilo ne estas. (Por registrado eventuale estas necesa tio, antaue permesi aliron pere de IMAP en la retposhtkontaj agordoj.) Post sukcesa registrado*) estighas nova retposhtkonta dosierujo nome DeltaChat; al tio chi mi revenos pli malsupre. Por startigi retbabiladon per DC (vidu figurajhon 1), uzanto bezonas koni nur la retposht-adreson de la adresato — kaj tiu chi ne nepre bezonas uzi DC. (Li ja ricevas la mesaghojn, kiel retposhtmesaghojn, en sia retposhtilo.)

Figurajho 1: Babiladon per DC povas startigi uzanto kun kiu ajn, kies retposht-adreson li konas

Temlinio de ricevata retposhtmesagho defaulte tekstas “Nachricht von …@…” (Mesagho de …@…). Por anstataue ekhavi difinitan tekston en la temlinio, mi kreas tiunoman novan grupon (vidu figurajhon 2), aldonas la adresato(j)n kaj startigas la babiladon en la grupo.

Figurajho 2: Krei novan grupon estas oportune, por ekhavi difinitan temlinion; adresaton mi aldonas, kiel membron de la grupo, per "Mitglied hinzufügen"

Mi utiligas DC ankau, kiel normalan retposhtilon por certaj retposhtaj kontoj miaj. Tial mi agordis, ke DC montru chiujn normalajn retposhtmesaghojn ("Alle", vidu figurajhon 3). Kombine kun tio chi miasperte estas oportune, malaktivigi la eblojn a) automate shovi retposhtmesaghojn en la DeltaChat-dosierujon (“Automat. Verschieben in den DeltaChat-Ordner”) kaj b) legi retposhtmesaghojn nur el la DeltaChat-dosierujo (“Nur aus DeltaChat-Ordner lesen”; vidu figurajhon 4). Cetere: Aldone al la smartfona apo oni povas uzi DC-apon en komputilo, sed tion mi ankorau ne faras.

Figurajho 3: Mi agordis, ke DC montru chiujn normalajn retposhtmesaghojn (“Alle”)
Figurajho 4: Kelkaj agord-ebloj en la spertulaj agordoj (“Erweitert”); interalie laubezona transsendado de la pozicio estas aktivigebla (“Standortübertragung nach Bedarf”), sed prie mi ankorau ne havas spertojn

Jen eventualaj malavantaghoj:

Uzanto ne povas

  • specifi adresaton, kiel ricevanton a) je kopio de retposhtmesagho (“Cc”) kaj b) je kashkopio de retposhtmesagho (“Bcc”), kaj krome
  • aldoni pli, ol unu dosieron, al unu mesagho.

Krome ne eblas (video-)telefonado per DC. Kaj:
Kiam kreinto de DC-grupo al ghi aldonas au el ghi forigas membron, tiam retmesaghon, kiu montras la retposht-adreson de la membro, ricevas chiuj grupanoj.
Se DC ili ne uzas, ili ech ne konscias pri sia membreco en grupo de DC. Kaj ili ne povas mem forlasi la grupon. Por senigi sin je ne dezirataj retposhtmesaghoj venantaj el la grupo, oni do en siaj retposhtkontaj agordoj ekster DC laubezone devas bari au forfiltri retposhtmesaghojn, kiuj venas de specifitaj retposht-adresoj au havas aliajn difinitajn distingilojn.
Aliflanke: Aparte de la menciita manko de la “Bcc”-funkcio mi ne scias, kiom la riskoj, perdi privatecon kaj ricevi spamon, estas ligitaj precipe al DC au ghenerale al retposhto.

Unu spertita malfacilajho estis, ke adresato, kiu uzas kaj DC kaj — en sia komputilo — retposhtilon Thunderbird ne povis en tiu chi legi retposhtmesaghon, kiun shi ricevis de mi. Mi solvis la problemon tiel, ke en miaj DC-agordoj mi malaktivigis fino-al-fino-chifradon (“Ende-zu-Ende-Verschlüsselung”; vidu figurajhon 4). Miakomprene estas tiel: Ech okaze de aktivigita chifrado estas rezignate pri tiu chi, se la malchifradon ne majstras la ricevanta retposhtilo. Sed mi ne scias, kiel estas procedate, se komence chifrado okazis kaj estis majstrita (ekzemple kiam estis intershangho de mesaghoj nur per DC), kaj poste envolvighis alia retposhtilo, kiu ne majstras la malchifradon, kiel okaze de la supre priskribita sperto. Kiel ajn: Chiuokaze helpis mia malaktivigo de chifrado.

Jam ekzistas almenau unu grupo de Esperanto-parolantoj en DC; vidu la pepon montratan en figurajho 5.

Figurajho 5: Pepo pri DC-grupo de Esperanto-parolantoj

Cetere: Per helpo de Guglo-Apoj-Skripto kombine kun retposhta rethoko disponigita de Integromat mi eksperimente kreis roboton Roboto 77. Ghin oni povas aboni, sendante retposhtmesaghon al roboto77dc(che)gmail(punkto)com kaj atendante respondon. Tiun roboton mi do nek kreis nek funkciigas lau la instruoj donitaj en https://bots.delta.chat/.

Resume ghis nun mi ne spertis tro da malavantaghoj, kaj mi ghuas sufiche da avantaghoj. Tial mi intencas utiligi DC plu, kiel mian chefan retposhtilon por certaj retposhtaj kontoj miaj.

Piednoto:

*) En DC oni povas registri kaj uzi plurajn retposhtajn kontojn, ekzemple A kaj B. Miasperte sciigoj fare de DC pri enirintaj retposhtmesaghoj estas tamen nur por unu el la registritaj retposhtaj kontoj, ekzemple por A, se ghin oni estas elektinta, kiel la aktuale aktivan retposhtan konton (tian elekton oni povas chiam shanghi en DC). Mi volas ricevi sciigon fare de DC ankau, kiam eniras retposhtmesagho che B. Jen mia solvo: En la retposhtkontaj agordoj de B (do ekster DC) mi specifis, ke sciigoj pri enirintaj retposhtmesaghoj estu sendataj, kiel retposhtmesaghoj, al A — kaj pri ties eniro ja sciigas DC, dum A estas elektita, kiel retposhta konto aktuale aktiva en DC.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'