Westphoenizier
Published in

Westphoenizier

Demonstracia retpagho por vocho-al-teksto-transformo de Esperanto (testfazo)

Aktualigoj:

Unu eblo, por elprovi vocho-al-teksto-transformon de Esperanto, estas telefoni al la usona numero nul nul unu kvin ses du kvin sep tri nau ses tri sep kaj post la anonco Bonvole parolu nun diri ion en Esperanto.
Farinte tion kaj atendinte malmultajn sekundojn, oni chesigu la telefonajhon kaj en sia krozilo aktualigu tiun chi retpaghon. La rezulto aperas en alia retpagho; ghi estas atingebla per jena ligilo:

Figurajho 1 montras ekzemplan rezulton.

Figurajho 1: Ekzempla de rezulto de vocho-al-teksto-transformo; lau informo de hastebin la ligilo senvalidighas maksimume sep tagojn post sia estigho

La proceso bazighas esence sur tio, kion priskribas tiu artikolo. Grava eco do estas, ke la telefona mikrofono estas uzata, por endoni la vochon transskribotan.

Telefonado al la supra numero kauzas kostojn al la vokanto lau ties kontrakto kun la provizanto de la telefonada servo.

La telefonnumero de vokanto ne aperas publike, sed al mi. Ghin mi nek pludonas al aliaj nek fiuzas. Se oni volas, ke ghi aperu ankau ne al mi, oni certigu, ke ghi ne estu kunsendata.

Chiuokaze la tekstoj aperas publike! Oni do evitu tekstojn, pri kiuj oni ne volas, ke ili aperu publike. Oni precipe evitu tekstojn, pro kiuj povus estighi juraj sekvoj. Por eviti aperon de tiaj tekstoj rekte en tiu chi retpagho, mi procedas lau la kromvojo pere de efemeraj ligiloj kreataj per hastebin.

Tiu chi proceso de vocho-al-teksto-transformo estas en testfazo. Mi ne respondecas pri ia malutilo sekve de elprovado kaj uzado. Ne estas garantio por funkciado ghusta, stabila kaj daura. Chiutage dum malmultaj minutoj la supra telefonnmuero povas esti ne atingebla.

Alia chi-cela demonstracia retpagho estas tiu. Telefonajhon ne bezonas la tiea demonstracio. Ghi funkcias tamen nur en Google Chrome kaj komputilo.

Estas ankau la Androida apo Esperanta parolrekono. Ghi ne bezonas telefonajhon.

Por transskribi sondosieron kun parolata Esperanto, oni povas procedi lau tiu artikolo.

Por viaj demandoj, sugestoj kaj sciigo de via preteco testi vocho-al-teksto-transformon bonvole kontaktu min tiel:

  • Sendu somoso-on al nul nul kvar nau unu sep ses du ses sep nul du nul kvar kvar kun “esperanto” (sen citiloj kaj sekvata de spaceto) en la komenco (oni ne povas telefoni al tiu numero); au:
  • Kontaktu min per Tvitero (laubezone sekvu min, por ke mi reciproke sekvu vin kaj ni povu intershanghi rektajn mesaghojn).
Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'