Discord-rethoko
Aktualigo (2023-01-14):
Lau jena priskribo eblas procedi, por funkciigi propran Discord-servilon kun tekstkanalo, kie estas afishataj automate reagaj eligoj surbaze
de ChatGPT kaj DALLE (t. e. servoj de OpenAI):
https://mallonge.net/dsk01.
La Discord-rethokon Amiko mi faris per helpo de la por-programada platformo Guglo-Apoj-Skripto. Por ilustri la programon, mi skeme prezentas malsupre esencajn partojn de la fontokodo. Ghin mi endonis per tio, ke en tabelo de Guglo-Tabeloj mi alklakis “Tools” -> “Skripteditor” (“Iloj” -> “Skriptredaktilo”). Oni bonvole notu, ke la fontokodo aktuale uzata por Amiko estas diferenca kaj pli ampleksa, ol la chi tie prezentita fontokodo skema. Novajhojn eldonas Amiko, kiel automatan fluon de afishoj. La bezonatajn verajn kanalo
-n kaj jhetono
-n mi ricevis che Integromat (tie che Discord
, Create Webhook
), char kurioze nek en la Androida Discord-apo nek en komputil-krozila montro de Discord mi trovis tian funkcion. Cetere: kanalo
estas ankau parto de la ret-adreso, kiam per komputila krozilo oni igas montri la koncernan kanalon.
function sendualdiskordo() {
var kanalo = '123456789';
var jhetono = 'xyz123-zyx';
var discordUrl = 'https://discordapp.com/api/webhooks/' + kanalo + '/' + jhetono;
var mesagho = 'Saluton, mondo!';
var data = {
'content' : mesagho
}
var params = {
'async': true,
'crossDomain': true,
'method': 'POST',
'headers': {
'content-type': 'application/json',
'cache-control': 'no-cache'
},
'payload' : JSON.stringify(data)
}
var response = UrlFetchApp.fetch(discordUrl, params);
}
Figurajho 1 montras la komencon de unu el la afishoj de Amiko.
Jen pli da informoj pri Discord-rethokoj. Por havigi novan nomon kaj/au avataron al la rethoko, taugas la sekva fontokodo (rethok_id
estighas che la kreo de la rethoko, kaj che ekzemple tiu retkonvertilo oni povas ekhavi la konkretan “data URI”-signosinsekvon bezonatan por avataro
; bonvolu noti, ke method
estas PATCH
):
function modifurethokon() {
var jhetono = 'xyz123-zyx';
var rethok_id = '9876543210'
var nomo = 'Amiko';
var discordUrl = 'https://discordapp.com/api/webhooks/' + rethok_id + '/' + jhetono;
var data = {
'name' : nomo,
'avatar' : avataro
}
var params = {
'async': true,
'crossDomain': true,
'method': 'PATCH',
'headers': {
'content-type': 'application/json',
'cache-control': 'no-cache'
},
'payload' : JSON.stringify(data)
}
var response = UrlFetchApp.fetch(discordUrl, params);
}