EU-estontecokonferenco: Sekvi rekomendojn — per Esperanto

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
4 min readApr 6, 2022

[Version in Deutsch]

Utiligo de la monda helplingvo Esperanto kontribuas al tio, sekvi rekomendojn de Civitanaj Paneloj de la EU-estontecokonferenco.

En temo Edukado ideo “EU bezonas plibonigitan lingvolernadon” ricevis la plej multajn subtenojn che la Konferenco pri la estonteco de Europo (#CoFoE). La ideo bazighas sur la utiligo de Esperanto, kaj Esperanto-klubo Sudtirolo raportas prie.

Pri pluraj aliaj temoj mi endonis ideojn en la Multlingvan Ciferecan Platformon. Tiom da komentoj ricevis escepte de du ili, ke ilin mencias la raporto platforma (Februaro 2022) en paghoj 112, 114 kaj 116. Chiu el tiuj ideoj kontribuas al tio, sekvi almenau unu el la rekomendoj donitaj de la EU-estonteckonferencaj Civitana Paneloj. Jen la ideoj:

Figurajho 1 ekzemplodone montras ekstrakton el pagho 112 de la supre menciita raporto.

Figurajho 1: Ekstrakto el pagho 112 de la raporto platforma (germana versio); en temo “EU en la mondo” ideo cofe-PROP-2021-10-137133 estas en rango 2 laukomentnombre

Venonta pasho:
Peti anojn de la EU-estonteckonferenca plenkunsido pri engaghigho por la realigo de tiuj chi ideoj.

Tial mi retmesaghe skribis al anoj de la koncernaj laborgrupoj de la EU-estonteckonferenca plenkunsido, nome al

  • 17 anoj de la laborgrupo pri cifereca transformo,
  • 18 anoj de la laborgrupo pri EU en la mondo,
  • 13 anoj de la laborgrupo pri migrado,
  • 16 anoj de la laborgrupo pri klimatshanghigho kaj medio kaj krome
  • 18 anoj de la laborgrupo pri valoroj kaj rajtoj.

Vi povas helpi tiel: Bonvole ankau vi retmesaghe petu de ili engaghighi por la realigo de la ideoj. Vi povas procedi jene:

  • Laubezone havigu al vi Guglan konton kaj ensalutu tien; uzu komputilon por chi tio kaj la sekvaj pashoj.
  • Iru al tiu Guglo-Tabelo.
  • Ghin kopiu en vian propran Guglo-spacon de Guglo-Disko (“Google Drive”).
  • Studu tabelfolion “priskribo” kaj laue procedu.
  • Post sufiche da testado sendu retmesaghojn al EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj. Cetere: Rilate chiun el la supre menciitaj ideoj estas alskribataj nur tiuj EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj, kiuj estas en la koncerna laborgrupo.
  • La teksto de la retposhtmesaghoj estas en la germana au — okaze de alilingva adresato — en ties lingvo.
  • La laubezonan tradukadon automate faras skripto, utiligante la Guglan tradukfunkcion.

Alternative vi povas ankau ne utiligi la automatan sendadon kaj anstataue en ne automatigita maniero sendi retmesaghojn al la EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj.

Chiuokaze: Anticipan dankon kaj multe da sukceso!

Ankau en Tvitero mi atentigas pri la supre menciitaj ideoj, nome per pepoj respondaj rilate al tiu:

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'