Eviti abruptan chesigon de Viber-konversacio kauzotan de alia telefonvoko
Lastatempe mi ofte kaj longe konversaciis per apo Viber instalita en mia smartfono. Iufoje mi spertis, ke, kiam dum tio eniras voko al mia fikstelefonia numero (fikcie chi-kuntekste: 9876), tia voko abrupte chesigas la Viber-konversacion kaj lasas mian konversacipartneron iom konsternita. Nu, mian smartfonon mi uzas ankau por estigi kaj ricevi vokojn al mia fikstelefonia numero. Por eviti tian abruptan chesigon, mi faras jenon:
Pasho 1: Mallonge antau la Viber-konversacio mi agordas mian Fritz!Box tiel, ke ghi tuj plusendo vokon irantan al mia fikstelefonia numero al unu el miaj SIP-telefonnumeroj (fikcie chi-kuntekste: 123456). Chi-cele per la indighena telefon-apo de mia smartfono mi sendas *21*123456*9876#
al mia Fritz!Box . Cetere: Por tion malfari tuj post la Viber-konversacio, mi sendas *21**9876#
. Krome: Se la sendado okazas pere de la telefonnumer-ofertanto sipgate, mi devas uzi **
anstatau *
.
Pasho 2: En mia smartfono mi aktivigas — ankau mallonge antau la Viber-konversacio — apon Sipdroid. En ghi mi jam antaue estis agordinta la alirdatumojn por la dirita SIP-telefonnumero. Tial Siproid signalus vokon origine irintan al mia fikstelefonia numero kaj plusenditan al mia SIP-telefonnumero — kaj, farante tion, ne chesigus eventuale okazantan Viber-konversacion. Tial mi havas kelke da sekundoj, por atentigi mian Viber-konversacipartneron pri la dirita voko. Cetere: Post la Viber-konversacio mi malaktivigas Sipdroid.
Pasho 3: Jam antaue mi estis agordinta por la dirita SIP-telefonnumero, ke, okaze de ne-alprenado je voko dum 15 sekundoj, la voko estu plusendata al mia movtelefonia numero. Tiaokaze do definitive estus chesigata la Viber-konversacio favore al la telefonajho pere de mia fikstelefonia numero. Cetere: La SIP-telefonnumero, kiun mi uzas chi-cele, estas de fonial — tamen ne kombine kun tri IP-telefonoj, kiel tion priskribas tiu blogero, sed kombine kun nur unu IP-telefono (= mia smartfono plus apo Sipdroid aktiva nur dum la Viber-konversacio).
Noto: Por la smartfona indighena telefon-apo mi krome agordas, ke ghi ne povu alpreni vokojn irantajn al mia fikstelefonia numero. Tiun agordon mi malfaras post la Viber-konversacio.
Resume: La artifiko konsistas el tio, pasigi por kelkaj sekundoj vokon preter la indighena telefon-apo de la smartfono tiuefike, ke tiun vokon signalas alia apo, ne abrupte chesigante Viber-konversacion okazantan.