Indirok’ en la Nordgermana Radio Blua

La Esperant-Vikipedia difino je indirok’ (tie nomata: “sendependa roko”) estas treege konciza kaj iomete neampleksa. Komparcele mi legis difinojn kaj klarigojn en la respondaj Vikipediaj artikoloj germana kaj angla, kaj ankau ili lau mi iel ne sukcesas peri la distingilojn de tiu muzika ghenro.

Mi simple rezignis klopodi trovi au vortigi mem kontentigan difinon. Simple kaj subjektive dirite, indirok’ estas speco de muziko nek klasika nek populara nek esence folklora, kies reprezentantaj pecoj plachas al mi.

En la norda Germanujo estas unu sub-publik-legha radiofoni-programo, kies enhavo konsistas chefe el muziko kaj pri kiu statas tiel, ke la prezentata muziko entenas certan, sed de mi ne precize mezuritan kvanton de indirok’ (chu eble chirkau 10%?) — kiom ajn: Tiu programo estas NDR Blue. Pro la almenau ne nenioma kvanto de indirok’ mi ofte auskultas NDR Blue (ekde la fino de 2013).

Kiam ghi prezentas bonan pecon de indirok’ kaj tion chi mi perceptas, mi kutimas diskonigi tion per pepo; jen kelkaj ekzemploj:

Se vi volas vidi pli ampleksan liston de tiaj pepoj, bonvole alklaku la sekvan ligilon:

Eble ja ankau al vi plachas pecoj de tiu muzika ghenro kaj vi shatas prie pepi.

— — — — —

Jen pliaj pepoj pri DAB+ aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — —

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — —

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Show your support

Clapping shows how much you appreciated Westphoenizier’s story.