Jen kial “Francio” ne estas erara kaj “ri” estas erara

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
4 min readJan 23, 2017

Tviter-konversacio evidentigas miskomprenon

En 2017–01–22 estighis Tviter-konversacio, de kiu figurajho 1 montras parton.

Figurajho 1: Parto de Tviter-konversacio pri interalie “Francio” kaj “ri”

En ghi evidentighas jena rezonado:

Se la “-i’” en “Francio” ne estas oficialigita kaj tamen tiu “-i’” ne estas erara, tiam ja ankau la ne oficialigita “ri” ne estas erara.

Tiu rezonado estas misa, kaj mi klarigas, kial la afero statas malsame pri “-i’” kaj “ri”.

Ne chio neoficiala estas erara

Efektive la landnomforma “-i’” ne estas oficialigita. Ghia uzado tamen estas normkonforma, kaj ghi ankau estas instruata prave en lingvokursoj, kiel ekzemple en tiu de Duolingo. La ghustecon de “Francio” oni povas pravigi per ech du manieroj:

Maniero 1:

Oni rigardas “Franci’” kiel unuradikajhon de la nova vorto “Franci’o”; signifo: “Franc’uj’o”. Ne ekzistas unuradikajho Fundamenta/oficialigita sinonima al “Franci’” (“Franc’uj’” ja estas kunmetajho!). Uzado je nova vorto en la senco de la 7a alineo de la Antauparolo ne postulas ies aprobon:

Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun …”

Kromajho: Aliaj ekzemploj de novaj vortoj estas “kurt’a” kaj “old’a”.

Maniero 2:

Oni rigardas la landnomforman “-i’” de “Franc’i’o” kiel formon novan al la formo malnova “-uj’”. Efektive formon novan ne chiuj rajtas simple ekuzi au enkonduki. La oka alineo de la Antauparolo asignas tion al autoritata centra institucio:

“Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova …”

La rolon de autoritata centra institucio plenumis kaj teorie — sed kredeble ne praktike — ankorau plenumas la Akademio de Esperanto (AdE). En 1974 ghi komunikis pri tia “-i’” uzeblecon, nome tiel:

“La Akademio, konsiderante, ke la Lingva Komitato, kiam ghi en 1922 malkonsilis la enkondukon de la sufikso -io por formi landnomojn, bazis sian decidon sur la konstato de la tiama uzado;
konstatante, ke nuntempe, malgrau tiu oficiala malkonsilo, la uzado de tiu sufikso -io ne malkreskis, sed male disvastighis;
memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo;
opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo;
kaj, nuligante la antauan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne shanghante ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.”

Kaj en 2009 AdE ech oficiale rekomendis per Oficiala Informo N-ro 12 2009 05 04 la landnomformojn “Francujo” kaj “Francio”. Do uzado je “Francio” ne estas erara.

Kaj jen pri “ri”

Ne estas oficialigita la pronomo “ri”, pri kiu en ReVo tekstas:

“… ununombra sekse neutra triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata au ignorinda, au kiam la koncernulo identighas kiel nek vira nek ina …”

La ne-oficialeco per si mem ankorau ne signifas, ke uzado je “ri” estas lingva eraro. Oni ech povas argumenti, ke al “ri” ja ne ekzistas sinonima unuradikajho Fundamenta au oficialigita, do formo malnova, kaj sekve “ri” estas nova vorto. Sed “ri” ne estas nova vorto, sed formo nova, char:

Regulo 5 de la Fundamenta Gramatiko determinas, ke la personaj pronomoj estas “mi”, “vi”, “li”, “shi”, “ghi”, “si”, “ni”, “ili” kaj “oni”. La vortigo per la difina artikolo en la versioj franca (“Les”), angla (“The”) kaj germana (“Die”) de la Fundamenta Gramatiko signifas, ke la listo estas kompleta (komparu Velger; serchu tie lau “La 5-a regulo de la Fundamenta Gramatiko en la”). He, kio pri “ci”? Nu, “ci” aperas aliloke en la Fundamento, nome en la Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kaj tial “ci” estas Fundamenta. Uzado je plia persona pronomo, kiel ekzemple “ri”, “shli” k. s., tamen konsistigas novan regulon pri personaj pronomoj. Kaj nova regulo estas la dua eblo de tio, kiel povas manifestighi formo nova (relegu la supran citajhon el la oka alineo de la Antauparolo).

Sekve ia aprobo de autoritata centra institucio estas necesa, por ke “ri” povu esti uzata normkonforme. Ghis nun ne estas tia aprobo. Ne sufichas, se iu privatulo au grupo de homoj tiurilate ne autoritata enkondukas “ri”, kiel tion faris ekzemple la estraro de Germana Esperanto-Junularo. Kromajho: Alia ekzemplo de formo nova manifestighanta per nova regulo estas la de iuj proponita akuzativmarka prepozicio “na”.

Dilemo

Char iuj (chu eble multaj?) evitas “ri” pro ties norm-nekonformeco (au pro kio ajn), la uzado je “ri” estas ankorau ne tiel ofta, ke AdE vidis sufiche da bezono oficiale komuniki ion prie, ekzemple tolerdeklaron, kiel okaze de interalie “konvers’i” en 1967. Kaj dum AdE ne estas oficiale komunikinta aprobon pri “ri”, homoj detenas sin uzi ghin. Interesa estas la demando, chu uzo je “ri” fare de kandidato en KER-ekzameno pri Esperanto estas jughata kiel lingva eraro.

Rekomendo

Kion homoj do povas fari, por ke “ri” estu normkonforme uzebla en la estonteco? Nu, ili simple procedu lau la “Dienstweg” (germane por: “oficiala kanalo”):

Ili proponu la novan regulon pri “ri” — kune kun tio, kial “ri” estas bezonata! — al AdE kun peto pri deklaro, ke AdE aprobu la proponitan regulon. Eble ju pli da homoj tiurilate turnighos al AdE, des pli alta estas la probablo ricevi respondon de AdE antau la tago de Sankta Neniamo.

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'