Klubrenkontigho de Esperanto-Gruppe Unterweser en Oldenburgo en 2017-01-19: “Vorto-uzado en Esperanto: principoj”

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
7 min readJan 21, 2017

Enkonduko

Cheestis ok homoj. Enkonduke mi prezentis jenajn citajhojn:

Renato Corsetti (Sekretario de la Akademio de Esperanto):

“Duecetere, ‘kurta’ kaj ‘olda’ atencas la principon de la Fundamento ke oni faras mal-vortojn per ‘mal-’.”

En “Esperanto aktuell 2014/6”, parto “•kune• — revueto de Germana Esperanto-Junularo”, p. 28, aperis la artikolo “Riismo”. En ghi tekstas interalie:

“En riisma Esperanto oni uzas la genre neutralan pronomon ri […]
Krome estas enkondukata la sufikso -ich-, kiu signifas viran genron, kaj estas uzata simetrie al -in- […]
La estraro de GEJ chi-printempe decidis uzi la sufikson -ich- lau propono de Paul Würtz […]
Kion opinias vi? Chu tro komplikas, senutilas, chu vi vidas konfliktojn kun la Fundamento, au chu vi jam delonge uzas riismon? Chu ri lau vi estu uzata aldone al la nuna pronoma sistemo, au alternative? Au chu vi havas tute alian proponon?”

La fluskemo

Mi proponis la ekzercon, ke al la supre menciitaj vortoj “olda”, “kurta”, “ri” kaj “-ich-” ni apliku la fluskemon, kiu aperas en nia klubgazeto Esperanto Gazeto N-ro 48 kaj en la malsupre redonita pepo (mi disdonis paperajn foliojn montrantajn la fluskemon):

Mi klarigis la fluskemon per helpo de la en ghi donitaj ekzemplaj vortoj, t. e.: “hhor’o”, “konversaci’i”, “korus’o”, “na”, “diod’o” kaj “kurt’a”.

Kadre de tio mi citis la sepan kaj okan alineojn de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto. Ili specifas la kondichojn pri la uzado je respektive “novaj vortoj” kaj “formoj novaj”.

Dume kaj poste venis de la cheestantoj interalie la komentoj redonitaj en la sekvo el mia memoro (mi ne faris skribajn au sonregistrajn notojn.).

Ghenerala dubo pri la trafeco de la fluskemo

Iu esprimis sian dubon pri tio, ke Zamenhof konsentus pri la fluskemo. Tiu cheestanto diris, ke Zamenhof ne estis juristo kaj ke li nek severe nek konsekvence distingis inter “nova vorto” kaj “formo nova”. La cheestanto atentigis krome pri tio, ke eblas diversa interpretado je la Fundamento.

Jenon mi citis per lautlegado el lingva respondo n-ro 54 de Zamenhof “Pri novaj vortoj” (prenita el “Lingvo Internacia”, 1904, p. 336–338):

“[…] La chefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro estas leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau ‘shipo’ iu uzas la vorton ‘navo’, char la vorto ‘shipo’ al li ‘ne plachas’ — tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj ‘autoro’ kaj ‘telegrafo’ k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, — tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi. Sed char ne chiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj char estas dezirinde, ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial chiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l’ autoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo. […] Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado …”

Mi atentigis pri tio:

  • La Zamenhof-a “nav’”/”ship’”-klarigo (en a)) estas ekzemplo de “formo nova”.
  • Analogajho al “nav’”/”ship’” estas “korus’”/”hhor’” (alivorte: “korus’” estas “formo nova” al “hhor’”).
  • La Zamenhof-aj klarigoj sub c) estas pri “novaj vortoj” (Zamenhof ne donis ekzemplojn; mi opinias, ke ekzemploj estas “kurt’a” sinonime al “mal’long’a” kaj “old’a” sinonime al “mal’jun’a”).
    Bonvole notu, ke al la radiko de “nova vorto” ne ekzistas sinonima unuradikajho Fundamenta au oficialigita.
  • Tiu lingva respondo estas indiko pri tio, ke Zamenhof nepre faris distingon inter “formo nova” (= a)), “internacia vorto” (= b) kaj “nova vorto” (= c)).

Krom tio mi iom improvize (do ne lauvorte) redonis la enhavon de tiu alia teksto de Zamenhof en Plena Verkaro 06–115:

“Dum la enkonduko de novaj vortoj estas afero tute bagatela kaj ne bezonas ech la permeson de la Lingva Komitato, la enkonduko de tio, kion mi nomas ‘neologismoj’ (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la ‘Fundamento’) estas pasho tiel gravega kaj tiel skuanta, ke ni povas tion chi permesi al ni nur tre malofte (ne pli ofte ol unu fojon en 5–10 jaroj).”

Mi atentigis pri tio, ke ankau tiu eldiro de Zamenhof estas forta indiko pri tio, ke li nepre distingis inter “nova vorto” kaj “formo nova”.

“Novaj vortoj” ne plachas al iuj cheestantoj

Pri “kurt’a”(kaj ankau “old’a”) iuj opiniis, ke al ili ne plachas tiuj vortoj, char ili sennecese pliigas la vortonombron de Esperanto. Sed tiuj cheestantoj ne atentigis pri konkreta regulo, kiu limigas la vortonombron de Esperanto. Temas do nur pri privata regulo au demando de lingvostilo. Pri alia “nova vorto”, nome “liv’e” sinonime al “mal’dekstr’e” unu el tiuj cheestantoj esprimis tamen sian bontrovon, char tiu vorto montrighis utila en danckurso.

Mi menciis, ke en la Fundamento ekzemple aperas kaj “nord’” kaj “sud’”, kvankam unu estas la “mal”-vorto de la alia. Mi diris, ke ankau tio estas indiko pri tio, ke Renato Corsetti malpravas pri sia aserto supre citita. Alivorte: Principe la uzado je “novaj vortoj” estas permesata sen ies aprobo.

“Autoritata centra institucio”, “autoritata komitato” kaj Akademio de Esperanto

Iu el la cheestantoj pridubis, ke la Akademio de Esperanto (AdE) havas la funkcion de tio, kio en la Antauparolo estas nomata “autoritata centra institucio”. (Kromajho: Taskoj de autoritata centra institucio estas oficialigi “novajn vortojn” kaj aprobi “formojn novajn”, kiuj cetere povas manifestighi ne nur kiel unuradikajhoj, kiel ekzemple “kemi’”, sed ankau kiel novaj reguloj.)

Mi klarigis koncize, kiel estighis unue la Lingva Komitato kaj poste la AdE. Mi atentigis pri tio, ke ghi elektas mem siajn membrojn. La cheestantoj parolis ankau pri tio, chu tia elektosistemo estas pli tauga, ol tio, se chiuj esperantistoj havu vochdonrajton pri la konsistigo de AdE, kaj kiel la membroj de akademioj de naciaj lingvoj estas determinataj.

Mi diris, ke ankau mi pridubas, ke AdE estas autoritata. Montrighis, ke mia motivo de la pridubado estas alia, ol la motivo de la alia cheestanto:

Tiu alia cheestanto evidente interkonfuzis la “autoritatan centran institucion” kun la “autoritata komitato”: Chi lasta estas menciita en la unua alineo de la Antauparolo, kaj ghia rolo estas — post oficiala akcepto je Esperanto fare de la chefaj regnoj (do post la fina venko)— “fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por chiam chiujn deziritajn shanghojn, se tiaj shanghoj montrighos necesaj”.

Mia motivo, por pridubi la autoritatecon de AdE, tamen koncernas la situacion antau la fina venko: Pro publikaj opini-esprimoj de kelkaj AdE-anoj oni ne kun certeco povas supozi, ke ili aplikas la ghustan bazon por la prijughado je lingvaj demandoj (ekzemplo 1, ekzemplo 2 [serchu tie lau “El la eldiroj de kelkaj (mi ne volas konjekti, kiom) Akademianoj lasas sin konkludi, ke ili ne plenumas tiujn devojn”]).

Internaciaj vortoj

Iu el la cheestantoj demandis, lau kio oni povas aserti, ke vorto estas internacia (do rezultas kiel “R15”-vorto en la supra fluskemo).

Mi atentigis pri tio, ke tiurilate ne estas oficiala regulo, sed diversaj proponoj de kriterioj (ekzemplo). Ni tamen ne uzis multe da tempo, por pli detale diskuti pri tiuj proponoj kaj kriterioj, precipe char pri tiu temo mi jam estis farinta apartan prelegon antau kelkaj jaroj.

Riismo

Iom vigla diskutado estis pri la pronomo “ri”, kiel genre neutrala persona pronomo. Iuj el la cheestantoj diris, ke la pronomo “ghi” jam havas tiun funkcion kaj ke tial la pronomo “ri” ne estas bezonata. Iu alia kontrau-argumentis, ke la pronomo “ghi” ne taugas, char la pronomo “ghi” estas ne nur por plenkreskintaj homoj, sed ankau por infanoj kaj bestoj, kaj ke en la tempo de la apero de la Fundamento oni ne antauvidis la nuntempan bezonon je genre neutrala persona pronomo.

Mi atentigis pri tio, ke min interesas malpli la grado de neceseco de la pronomo “ri” kaj pli tio, ke chiuj konsciu, ke por sia normkonforma uzado la pronomo “ri” devas esti aprobita de autoritata centra institucio, char la pronomo “ri” konsistigas novan regulon koncerne al Regulo 5. Alivorte: Nuntempe la pronomo “ri” estas rigardenda kiel “FN3”-vorto de la fluskemo.

La dilemo pri ne aprobitaj “formoj novaj”

En la kunteksto de precipe la diskutado pri la pronomo “ri” alia cheestanto kaj mi atentigis pri jena dilemo:

Unuflanke estas tiel, ke multaj sin detenas je tio, uzi ne aprobitan “formon novan”, kiel ekzemple la pronomon “ri”, pro ghia ankorau ne okazinta aprobo fare de autoritata centra institucio. Aliflanke tial estas malmulte da uzado je la koncerna “formo nova”, kaj tial autoritata centra institucio kredeble ne vidos sufichan bezonon je aprobo au pria okupighado entute.

Mi atentigis pri tio, ke ghenerala problemo estas, ke nuntempe ni ne havas AdE, kiu plenumas siajn taskojn kontentige.

La solvo de la komence proponita ekzerco

Jen ghi:

  • “old’a”: “nova vorto” (“NV” en la fluskemo)
  • “kurt’a”: “nova vorto” (“NV” en la fluskemo)
  • “ri”: ne aprobita “formo nova” (“FN3” en la fluskemo)
  • “-ich-”: Tio chi ne estis pritraktata en la klubrenkontigho pro manko de tempo; mi rekomendas legi mian leteron de leganto responde al la enkonduke menciita artikolo.
Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'