Komunumo “Viber Esperanto”
Jen sugesto: Alighu al la komunumo “Viber Esperanto” (figurajho 1).

Per la rapidresponda kodo prezentata en figurajho 2 vi povas fari tion facile per smartfono, kie Viber jam estas instalita.

Jen kelkaj plusoj:
- Estas alireblo teknika ankau por blindaj homoj.
- Afishoj tieaj fokusighas pri la ekesto de vochkonversacioj, por ekzerci sin en la parolado de Esperanto per interalie Jitsi, CBTalk, Zoom kaj Viber — oni do ne nepre bezonas anonci en Eventa Servo, kaj tamen oni povas trovi interparolantojn.
- Oni estas informata pri la plej novaj funkcioj de la Viber-babilroboto esperanto77 (
viber://pa?chatURI=esperanto77
; figurajho 3). - Kontraste al la situacio en iuj aliaj soci-retaj grupoj rilate al Esperanto statas tiel, ke en la dirita Viber-komunumo ne estas tedaj afishoj, blablao au ech malamikeco.

Do: Se vi shatas esti en komunumo de afablaj Esperanto-parolantoj, alighu al komunumo “Viber Esperanto”.