Konciza recenzo de la artikolo “Jurscienca aliro”, verkita de Cyril Brosch kaj publikigita en la libro “Aliroj al esperanto”

“Jurscienca aliro” estas unu el la dek kvar artikoloj publikigitaj en la libro “Aliroj al esperanto” (vidu figurajhon 1). Kromajho: En la interna flanko de la kovrilo kaj en la unua folio malantau tekstas efektive “Aliroj al esperanto”; la lingvonomo do estas skribita minuskle.

Figurajho 1: Libro “Aliroj al esperanto”

La autoro de la dirita artikolo, Cyril Brosch, klarigas jursciencan aliron, kiel “pozitivisman aliron al la normo de Esperanto, nome kiel senesceptan obeon al la preskriboj de la Fundamento*). Li enkonduke referencas al Helmuto Velger. (Velger estas tiu, kiu prezentis interpretadon je la Fundamento per jursciencaj metodoj, rigardata, kiel legho pri ghusta Esperanto.)

*) Lau PIV "pozitivismo" signifas: "Doktrino, kiu rezignas pri metafiziko k okupighas nur pri la fenomenoj". Miakomprene la esenca diferenco inter la malsamaj aliroj al Esperanto estas ne nepre la grado de pozitivismo, sed la respektiva celo-bazo-paro: En la jurscienca aliro la celo estas decidi, kio estas ghusta kaj kio estas malghusta Esperanto; la bazo estas ghia dokumentita normo. En ne jurscienca aliro, ekzemple en la kvant-lingvoscienca, unu celo (el pluraj eblaj celoj) estas matematika modelo tauga, por priskribi la oftecdistribuon de la fonemoj; la bazo estas tekstoj de la parolantaro. Ankau tiu kvant-lingvoscienca aliro estas pozitivisma, se ghi estas farata tiel, ke ghi rezignas pri metafiziko kaj okupighas nur pri la fenomenoj. Problema farighas la afero tiam, kiam  -  en kia ajn aliro -  oni celas decidi pri ghusta au ne ghusta Esperanto kaj ignoras, kiel prian bazon, la uzendan normon. Konkretan ekzemplon de tia problema afero oni trovas en mia blogero "La Akademio de Kiselmano au: La prezidanto chiam pravas".

Brosch klarigas, kial tia jurscienca, do preskriba, aliro diferencas disde la klasika, do priskriba, lingvoscienca aliro kaj kial ghi estas supera al chi lasta rilate la lingvan normon: Li atentigas pri la fakto, ke kontraste al etnolingvoj Esperanto ne havas tiajn denaskulojn, kiujn lingvosciencistoj ordinare povus rigardi, kiel decidigajn pri la lingva normo. Li komprenigas metafore, ke la Fundamento estas kvazau “tiu unu indigheno”, kiu parolas Esperanton kaj kiun oni povas “chiam kaj chie […] konsulti, kun la chiam sama respondo”. Da konkretaj ekzemploj Brosch mencias kelke: “ri”, “avinjo”, “-intus”, “okazo/kazo”, “eko-”, “mikro-”, “pseudo-”, “koncentr’”. El ili skizas li iujn pli kaj aliajn malpli detale; pri ne de li menciitaj ekzemploj li resendas al Velger.

Brosch koncize klarigas la konceptojn de la jurscienca aliro per referencado al la en 1905 akceptita Bulonja Deklaracio . (Mi memorigas, ke lau ties §4 la “verketo ‘Fundamento de Esperanto’” estas la bazo de Esperanto.) En la formo de respondoj al sep demandoj li senbazigas antaujughojn kontrau la jurscienca aliro kaj forigas miskomprenojn je ghi, ekzemple la antaujughon kaj miskomprenon konsistantajn el tio, ke la jurscienca interpreto de la normo tro limigas la evoluon de Esperanto kaj ghin rigidigas. Lau mi per sia tiurilata respondo Brosch povus shanghi eventualan miskomprenon al ghusta kompreno multe pli facile, se li klarvorte atentigus ne nur pri la 8a alineo (pri formoj novaj) de la Antauparolo (AP) al la Fundamento, sed ankau pri Regulo 15 (pri internaciaj vortoj) de la Fundamenta Gramatiko kaj pri la 7a alineo de AP (pri novaj vortoj). Al la 8a alineo de AP li referencas klarvorte en piednoto rilate al unu el siaj ekzemploj. Sed tio povus esti miskomprenata tiel, ke entute nur autoritata centra institucio rajtas enkonduki, uzi au ekuzi en Esperanton lingvan aferon, kiu estas iel nova. Per klarvorta referenco al ankau Regulo 15 kaj la 7a alineo de AP Brosch povus komprenigi multe pli klare, ke ja ghuste la Fundamento mem garantias per siaj propraj specifoj la evolu-kapablon de Esperanto kaj ke tial resendo al la Fundamento ankau estas la plej utila rimedo kontrau ekzemple tiaj misinterpretoj, kies efektivigon per laua lingvajho vere konsekvencigus rigidigon de Esperanto.

Chi-kuntekste rimarkindas, ke — kontraste al Velger — Brosch rezignas pri tio, mencii launome tiajn Esperanto-rilatajan skolojn, de kiuj almenau unu doktrino au principo estas kontrau-Fundamenta, ekzemple la Analizan Skolon. Tamen Brosch nepre kritikas aferojn, en kiuj pri ghusta Esperanto aplikighas kriterioj ekster-Fundamentaj, kiel ekzemple “facileco” kaj “bezonateco”; ambau li launome mencias. Oni konsideru ankau: Li estas membro de la Akademio de Esperanto (AdE) — kaj unu Akademia kolego lia ja estas ghuste kaj la chefa motoro de unu el tiaj skoloj kun ankau kontrau-Fundamentaj principoj kaj unu el la redaktoroj de “Aliroj al esperanto”. Per sia artikolo Brosch do iusence kuraghas jhetighi en la faukon de lupo.

Brosch intence evitas launome mencii kritikantojn kaj miskomprenantojn je la jurscienca aliro “… parte, char” li “ne intencas polemiki kun difinitaj personoj, sed antau chio, char tiuj opinioj plejparte aperis en (fermitaj) dissendolistoj, retdiskutoj k.t.p. …” Tiukuntekste mi permesas al mi resendi eventuale interesitan leganton de tiu chi recenzo al mia blogero “Akademio de Esperanto fermas ‘AdE-diskuto’”.

Kio iom maltrankviligas min en la artikolo de Brosch, estas tio: Li konfirmas mian konjekton, ke la plej multaj esperantologoj estas pri la jurscienca aliro “indiferentaj au ech rifuzemaj”. Estas do laudinde, ke Brosch ne detenas sin pri klarvorta kritiko al AdE: “Bedaurinde la konscio pri tiaj normaj detaloj ne estas precipe alta ech inter la Akademianoj, kaj okazis, ke la Akademio en unuopaj decidoj pekis kontrau la normo …”, kaj krome: “… estas grave, ke la Akademio disponigas chiujn siajn oficialajn decidojn en facile konsultebla formo, por ke la parolantaro havu shancon launorme uzi la lingvon.”

Simile, kiel Bernhard Pabst, Hemuto Velger kaj mi, ankau Cyril Brosch kontrastigas la aliron jursciencan al la aliro tradicia-lingvoscienca, kaj li klarigas iliajn respektivajn aplikosferojn okaze de Esperanto. Krome li referencas al priaj artikoloj de Markos Kramer kaj Ken Miner. La celo de Brosch estas “meditigi la leganton pri la fenomeno de normo en lingvo, kiu ne disponas pri ties tradicia fonto”. Lau la chefredaktoro de “Aliroj al esperanto” Brosch “kreas tekston tute kompreneblan”. El tio mi cherpas la esperon, ke AdE en ne tro fora estonteco ree komencos pritrakti lingvajn demandojn tiel, kiel ghi pritraktu ilin lau sia propra statuto.

— — — — — 
Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — — 
Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Like what you read? Give Westphoenizier a round of applause.

From a quick cheer to a standing ovation, clap to show how much you enjoyed this story.