Kriterioj pri lingva ghusteco uzitaj en PMEG 15.0.11

Westphoenizier
Nov 27 · 3 min read

En PMEG 15.0.11 §19 estas komentitaj pluraj “neoficialaj vortetoj”. Iuj estas markitaj per chirkauaj *-signoj, kiel “eraraj au tre malrekomendindaj”. Mi ne trovis priskribon, el kio konsistas la diferenco inter “malrekomendinda”, “tre malrekomendinda” kaj “erara”. Sekvas miaj rimarkigoj pri kelkaj ekzemploj.

Pri “*far*” tekstas, ke ghi estas “rekte erara che pasiva participo”, kaj tio chi estas pravigita per Regulo 6 de la Fundamenta Gramatiko. Tamen en PMEG 15.0.11 §19 tekstas plu: “Rilate al agaj O-vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonajho al la lingvo.” Se tia — do alispeca — “far” ne estas “rekte erara”, kial ankau ghi estas markita per chirkauaj *-signoj? Krome: El kio konsistas la diferenco inter “rekte erara”, “ne rekte erara” kaj “erara”?

Efektive “far”, por esprimi la aganton che pasiva participo, estas ne aprobita formo nova al “de” (postulata de Regulo 6) kaj tial erara. Kaj erara estas ankau “far” sinonime uzata por “far’e de”, char: Tio chi premisas novan regulon (do vastasence formon novan), nome ke la “-e”-finajho (postulata de Regulo 7) plus “ de” (postulata de Regulo 2) povas forfali ghuste okaze de “far’e de”. Autoritata centra institucio (ACI) — tia povus esti la Akademio de Esperanto (AdE) — ankorau ne estas oficiale aprobinta tian regulon.

Pri “*na*” tekstas, ke ghi estas “reformpropono evitenda”. Sed mi ne trovis en PMEG 15.0.11 kriterion pri tio, en kiuj okazoj koncerna lingva afero estas reformpropono evitenda.

Efektive uzo de “na”, por marki akuzativon, konsistigas rilate al Regulo 2 novan regulon, do vastasence formon novan, kiun ACI ne estas oficiale aprobinta ghis nun. Tial tia “na” estas erara.

Kontraste al “*na*” markas PMEG 15.0.11 la seksneutralan triapersonan pronomon “ri” ne plu, kiel “eraran au tre malrekomendindan”. Mi skribas “ne plu”, char laua marko trovighas en almenau la provizora versio 15.0.1. Intertempe ACI ne diskonigis ion pri uzebleco de seksneutralaj triapersonaj pronomoj — kial do shanghighis la jugho pri la pronomo “ri” inter la diritaj PMEG-versioj? Kaj kio klarigas la diferencan jughon pri “na” kaj “ri” ene de la sama PMEG-versio?

Jen pri “ri” la vidpunkto de AdE-kolego de l’ PMEG-autoro:

BD signifas: Bulonja Deklaracio

Eble necesos dedukti novan regulon pri “ri” el la uzado. Por ke dume la uzado ne estu rigardata — chu prave, chu ne prave — , kiel erara, utilus laua oficiala komunikajho de ACI; jen teksto proponata de mi. Per tio AdE, se ghi rigardas sin, kiel ACI, ankau mesaghus, ke ghi estas taskokonscia kaj traktas lingvajn demandojn lau sia statuto.

Ree al PMEG 15.0.11: Ankau ne klaras, lau kiu Fundamenta kriterio “*men*” (signifo: “mal’pli”) estas rigardata, kiel “erara au tre malrekomendinda”. La menciita fakto, ke ghi “ne enuzighis” ne estas valida argumento.

Efektive “men” estas nova vorto sinonima al “mal’pli”, analoge al tio, ke ekzemple a) “old’a” estas nova vorto sinonima al “mal’jun’a” kaj b) “esh’o” estas nova vorto, por seksneutrale nomi “edz(in)’o”-n. Uzado de neniu el tiuj tri novaj vortoj estas erara, char la 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento permesas uzi novajn vortojn.

PMEG 15.0.11 jughas “*sor*”, kiel “eraran au tre malrekomendindan”, kaj koncedas: “SOR tamen enuzighis anstataue kiel ordinara radiko: sori = ‘suprenflugi’.”

Efektive “sor’i” estas nova vorto, por esprimi la ideon “supr’e’n’flug’i”, kaj tial ne erara. PMEG 15.0.11 do pravas tiurilate malgrau sia ne trafa pravigo, nome ke “*sor* kaj *sob* […] estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio”. Erara estas “sor”, por esprimi la ideon de “supr’e’n”, char tio premisas novan regulon, do vastasence formon novan, nome ke la “-e”-finajho (postulata de Regulo 7) plus “-n”-finajho (postulata de Regulo 13) povas forfali, se oni uzas “sor” anstatau “supr’”. Kaj tian formon novan ne estas oficiale aprobinta ACI ghis nun. (Analoge statas pri “sob”.)

Precipe el la komentoj pri “men” kaj “sor” en PMEG mi konkludas — chu eble mise? — , ke en ghi kriterio pri lingva ghusteco estas (ankau) la grado de enuzigho. Sed kiel oni objektive mezuru tian gradon? Kaj kiu valoro de ghi superu Fundamentajn kriteriojn? Alivorte: Kiel kriterio pri lingva ghusteco, enuzigho simple ne taugas por la planlingvo Esperanto. La aplikendaj kriterioj trovighas en la Fundamento; jen pli .

Tial mi sugestas: Estonta PMEG-versio jughu, kiel eraran, tiajn lingvajn aferojn, kiuj estas ne oficiale aprobitaj formoj novaj. Kaj se estas malsamaj jughoj pri tio, chu temas pri formo nova, tiam PMEG priskribu la situacion kaj rezignu pri definitiva jugho.


Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Welcome to a place where words matter. On Medium, smart voices and original ideas take center stage - with no ads in sight. Watch
Follow all the topics you care about, and we’ll deliver the best stories for you to your homepage and inbox. Explore
Get unlimited access to the best stories on Medium — and support writers while you’re at it. Just $5/month. Upgrade