Kurioza pepo pri la celo de la Fundamento

Enkonduko

La pepo montrata en figurajho 1 entenas citajhon el lingva respondo de Zamenhof pri la celo de la Fundamento kaj kuriozan konkludon.

Unue mi prezentas pli vastan kuntekston de la menciita lingva respondo, kaj poste mi pritraktas la tekston de la pepo.

Lingva respondo n-ro 144

Jen redono el „Cirkulera Letero al chiuj esperantistoj“ de Zamenhof, 1908–01–18 (el tiu cirkulero estas citite en la pepo):

“Chiu, kiu legis la antauparolon de la ‘Fundamento de Esperanto’, scias tre bone, ke ghi ne sole ne prezentas ian baron kontrau la evolucio de la lingvo, sed kontraue, ghi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun nenio alia lingvo iam posedis ech parte. Ghi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom ech shanghi la tutan lingvon ghis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontrau anarhhio, kontrau reformoj arbitraj kaj personaj, kontrau danghera rompado, kontrau forjhetado de malnovaj formoj, antau ol la novaj estos sufiche elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ghis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ghi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ghi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolvighi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ghi tuj mortus, se oni volus ghin disvolvi per kontraunatura kaj dangherega vojo de revolucio.”

Forjhetado

En la pepo (figurajho 1) tekstas:

… la celo de la Fundamento ne estas forjheti la novajn formojn …

Mi neniam asertis, ke la celo de la Fundamento estas forjheti formojn novajn. La pepinto povus ankau pepi, ke la celo de la Fundamento ne estas prezenti la regulojn de shako, kaj lia pepo estus same informricha. En la lingva respondo efektive temas ankau pri forjhetado — rilate formojn malnovajn:

“… celo […] estas […] gardi la lingvon […] kontrau forjhetado de malnovaj formoj …”

Kaj rilate formojn novajn tekstas en la lingva respondo plu:

“… antau ol la novaj estos sufiche elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj.”

Oni nun povas demandi sin, kion signifas tiukuntekste

  • “forjhetado de malnovaj formoj”
  • kaj — rilate formojn novajn — : “sufiche elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj”?

La respondojn ni trovas en la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento:

“Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpushos la formon malnovan, kiu farighos arhhaismo, kiel ni tion chi vidas en chiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj chi arhhaismoj neniam estos eljhetitaj, sed chiam estos presataj en chiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke ech che la plej granda perfektighado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta ech el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.”

Do:

  • “Forjhetado de malnovaj formoj” signifas jenon por ili: arhhaismighado, sed neniam spertado je forigo au eljheto.
  • “Sufiche elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj” signifas jenon por la formoj novaj: de autoritata centra institucio proponitaj kaj por uzado rekomenditaj.

Tiuj, kiuj atente legis, nun povas demandi tute prave: Kiel ne aprobitaj formoj novaj povas entute atingi la econ "sufiche elprovitaj", se ilia uzado ne estas normkonforma? 
 
Ion tian kredeble sin demandis ankau membroj de la Akademio de Esperanto (AdE) en la 1960aj jaroj, char: En tiu epoko aperis oficiala AdE-komunikajho, kiu ne entenis oficialigon je vortoj au reguloj, sed mesaghis interalie jenon:

La Akademio alprenis jenajn decidojn: […] "Estas tolerata la nun tre uzata formo proleto, kiel paralela formo al la internacia kaj oficiala proletario."

Temas pri tolerdeklaro je tre uzata formo nova (paralela). Tolerdeklaro estas artifiko, per kiu AdE oficiale forprenis disde formo nova — sen oficialigo je ghi — la distingilon "malghusta Esperanto" kaj tiel kreis taugajn kondichojn por eltrovi, chu la koncerna formo nova montrighos "sufiche elpruvita"; komparu la klarigon pri tolerdeklaro en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (autoro: Bernhard Pabst).

Estus utile, se ankau la nuna AdE aplikus la rimedon tolerdeklaro okaze de aktuale popularaj formoj novaj, kiel ekzemple: “firma’” (formo nova al “firm’”), “korus’” (“hhor’”), “kamera’” (“kamer’”), “kaos’” (“hhaos’”) kaj “spontan’” (“spontane’”).

Dekretoj

Mi revenas al la pepo (figurajho 1), en kiu tekstas:

“… la celo de la Fundamento ne estas forjheti la novajn formojn, kaj ne estas permesi nur tiujn en dekretoj”

kaj mi enfokusigas nun la parton pri “dekretoj”. Efektive la esprimo “dekreto” aperas en la lingva respondo:

“… lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolvighi nur per tre singarda vojo de natura evolucio …”

Tamen: Ne temas pri formo nova, “kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto”, sed pri la lingvo Esperanto!

Do: La esprimo “dekreto” neniel rilatas al tio, kiel formoj novaj povas esti permesataj.

Kiel ili povas esti permesataj, tion mi jam klarigis en la antaua chapitro.

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Show your support

Clapping shows how much you appreciated Westphoenizier’s story.