La apo CBTalk (Midland) por retaj vochkonversacioj en Esperanto

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
7 min readMar 23, 2020
Aktualigo (2020-05-29): Uzanto de apo CB Talk, kiu havas konton che Telegram, povas per tajpbabilado kun la tiea roboto jen_mi_en_cbtalk komuniki al aliaj uzantoj de la roboto, kie en CB Talk li aktuale estas au iam estos. Tio plifaciligas la estigon de konversacioj.
Aktualigo (2020-04-25):
Ekde la Androida versio 1.2.7 uzanto povas elekti, kiel landon, ankau "Esperanto".

En Marto 2020 mi estis atentigita ie en la fluo de Amikumu pri la apo CBTalk (Midland); vidu figurajhon 1. Ghin mi tuj elshutis kaj instalis en mian Androidan smartfonon. Ekde tiam mi tre ofte ghuis agrablajn konversaciojn en Esperanto kun minimume unu alia ap-uzanto. Lau mi la apo havas la potencialon farighi la nova Skajpo por Esperanto-parolantoj. En la sekvo mi priskribas la funkciigadon de la apo. Mia priskribo bazighas sur miaj spertoj kaj 90-minuta prelego germanlingva por novuloj al la apo fare de reprezentanto de Midland.

Figurajho 1: Pepo kun ekrankaptoj de la apo CBTalk (Midland)

Por ke la apo funkciu, oni devas aktivigi sian GPS-ricevilon en sia smartfono. Post la unua startigo de la apo oni devas elpensi kaj entajpi uzantonomon kaj krome elekti sian landon el listo. Por komuniki kun aliaj Esperanto-parolantoj, estas rekomendinde elekti Other Nations, kiel landon, sube de Oman en la listo (poste eblas alelekti ghis kvar da pliaj landoj). La funkciado de la apo okazas en unu el du eblaj modoj nome kanalmodo (CH) kaj grupmodo (GROUP). En grupmodo la apo montras — okaze de elektita Other Nations — plurajn grupojn nome INT01 ,INT15, ESPERANT kaj eble pliajn. Maldekstre de la grupnomo estas indikata la nombro de la uzantoj trovighantaj aktuale en la koncerna grupo. Alklakante ESPERANT, oni alighas al la koncerna grupo kaj povas partopreni en tie eventuale okazanta konversacio.

Por paroli, oni tushu kaj tenu tushata la PTT-butonon (“push-to-talk”) supre de la ON-OFF-butono (shalt-malshalt-butono). Komence la TX-indikilo lumas flave (tiam la aliaj ankorau ne audas onin!) kaj tuj poste rughe (ekde tiam la aliaj povas audi onin). Post 60 sekundoj da parolado oni devas lasi kaj ree tushi la PTT-butonon, por laubezone povi paroli plu. Dum iu parolas, aperas lia nomo en turkisaj signoj (tamen rughaj, se la parolanto estas administranto), kaj dekstre de la nomo videblas turkisa simbolo simila al U kun punkto en ghi, se la parolanto uzas duopan mikrofonon. (La dirita simbolo estas griza, se duopan mikrofonon li havas, sed ne uzas, kaj ne aperas tia simbolo, se li ne havas duopan mikrofonon.)

La GS-indikilo lumas verde, kiam la GPS-signalo estas ricevata bone. La AW-indikilo (“antenna warn indicator”; anten-avert-indikilo) lumas verde, kiam oni bone ricevas signalon el la interreto (alie estas lumado flava, rugha au nenia). La lumo dekstre de la TX-, GS- kaj TX-indikiloj montras la moduladon de la parolata teksto.

Per la VOLUME-regulilo oni povas agordi la laut-intenson de la audata teksto, kaj per la MIC-regulilo oni povas agordi la mikrofon-intenson, t. e. la intenson de la teksto, kiun oni mem parolas en sian mikrofonon (rekomendata kaj defaulta estas la pozicio AUTO, sed mi spertis, ke tio ne estis suficha por iuj audantoj). Lau mi la reguliloj estas iom nekomforte manipuleblaj, sed dume mi eksciis jenon: Oni devas mallonge tushi regulilon centre, poste ghin lasi kaj ree centre tushi kaj tiam shovi la fingron supren au malsupren, por atingi shanghon. Alternative eblas agordi la diritajn intensojn per la sub-sub-menuo Lautstärke (laut-intenso) en la sub-menuo Einstellungen (agordoj); vidu figurajhojn 2 kaj 3. Kiel la menuon oni aperigas, estas priskribite en la post-post-sekva alineo.

Malsupre en la ekran-montro estas butono shovebla el la centra pozicio maldekstren (por montro je mapo) kaj dekstren (por montro je radaro). La mapo montras la proksimumajn poziciojn de la grupanoj (la propran pozicion markas blua cirklo, tiun de la aktuale parolanta grupano markas rugha cirklo, kaj tiujn de la aliaj grupanoj markas verdaj cirkloj).

Dekstre en la mapo estas tri simboloj: Tushado je la malsupra simbolo aperigas la trafikan situacion de federaciaj stratoj kaj autovojoj: verda (flua veturado), flava (intermite flua veturado) au rugha (trafikshtopighoj au strataj baroj). Tushado je la centra simbolo shanghas ghian koloron de blanka al blua au inverse; blua: chiuj grupanoj videblas en unu mapmontro laue skalita; blanka: eblas reskaligi la mapon kaj ankau igi montri alian ekstrakton de la mondo. Tushado je la supra simbolo alternigas inter tio, ke la mapo plenigas la tutan ekranon, kaj tio, ke la mapo plenigas nur parton de la ekrano.

Tushado je la simbolo konsistanta el tri horizontalaj streketoj supre maldekstre en la ekrano aperigas la menuon (vidu figurajhon 2). Tushado je la menuero pri grupanoj montras la anojn en la grupo okaze de grupmodo au en la kanalo okaze de kanalmodo (alternative — sen aperigado de la menuo — oni povas tushi la nombron de la anoj indikatan supre maldekstre en la ekrano). Anojn sen duopa mikrofono markas simpla cirklo maldekstre apud la nomo. Anojn kun duopa mikrofono markas aldonaj malgrandaj signoj chirkau la cirklo. Mutajn grupanojn markas sakstratshildeto che la cirklo (uzanto povas mutigi sin per la AUDIO-MUTE-butono maldekstre apud la ON-OFF-butono; tiam li ne audas la parolanton). Protektshildeto en la cirklo markas administranton.

Figurajho 2: Menuo

Se oni alklakas uzanton en mapo, menua kontaktlisto au menua montro je grupanoj, oni vidas lian profilon. En tia montro lin oni povas meti en nigran liston por reciproka auda barado. Oni povas ankau demandi lin pri amikeco: Se li akceptas, la demandinto kaj li anighas en la reciprokaj kontaktlistoj. Tio chi signifas, ke ili povas reciproke vidi ion pri la situacio de la uzanto (ekzemple enrete, ne enrete kaj mute kaj krome ech tion, en kiu grupo au kanalo li aktuale estas). Ne en la grupmodo, sed en la kanalmodo oni povas peti pri Link (ligo) al la pozicio de uzanto. Okaze de tia ligo ambau povas interparoli en la kanalmodo; tiaokaze en kanalo nome LI (mallongigo de LINK) indikata che almenau unu el la tiamaniere ligitaj uzantoj), ech kiam ilia distanco estas pli, ol 30 km*) (kaj kredeble pli, ol 100 km *) okaze de duopa mikrofono [mi nur konjektas]). Sed tia peto pri ligo eblas, nur se ambau estas metintaj hokon en la sub-sub-menuo nome GPS (vidu figurajhojn 3 kaj 4; tio chi ne estas la smartfona agordo pri GPS!). Atentu: Uzanto en kanalmodo devas esti elektinta kanalnumeron alian, ol EC (ehho; tiu kanalo estas nur por testado), por ke lin aliaj povu vidi en mapo.— Sed ree al la montro je la profilo: Se oni kaj la alia uzanto uzas duopan mikrofonon, oni povas inviti lin al aparta grupo ekzistonta 15 minutojn per la butono Group. Tio chi kredeble estas plej privateca eblo konversacii.

*) Tiuj respektive 30 km kaj 100 km estas maksimumaj valoroj agordeblaj per la SQUELCH-regulilo. Se uzanto agordis malpli, tiam laue malgrandighas la distanco, kie sen peto pri ligo eblas komuniki kun alia uzanto per elekto je la sama kanalnumero (cetere montrata en la mapa kaj radara montroj, kiam eblas komuniko sen peto pri ligo; jen ekzemplo). Okaze de ligo povas esti saghe, ke chiuj ligitaj komunikantoj malgrandigas sian kilometran SQUELCH-valoron al ekzemple 1 km, por malhelpi rektan komunikon kun plia, eventuale ne volata uzanto trovighanta proksime al unu el la ligitoj.
Figurajho 3: Sub-menuo aperanta post alklako je “Einstellungen” (agordoj)
Figurajho 4: Sub-sub-menuo post alklako je “GPS” en la sub-menuo montrata en figurajho 3; la teksto signifas: “Ligi uzantojn. Permesi al aliaj uzantoj meti ligon al mia pozicio”

Sen utiligado je la supre priskribita ligo-funkcio estas tiel, ke en la kanalmodo (shaltebla per la CH-GROUP-butono) oni povas komuniki nur kun uzantoj for maksimume tiom da kilometroj, kiom estas agordite per la SQUELCH-regulilo (maksimume 30 km; tamen maksimume 100 km okaze de duopa mikrofono).

Kelkfoje videblas flavaj trianguloj en la mapo. Se tian triangulon oni alklakas, oni audas avert-mesaghon — metitan de iu uzanto — pri strataj baroj, akcidentoj au priatentindaj veteraj kondichoj (ghis nun du fojojn mi alklakis tian triangulon kaj unu fojon audis nenion — kredeble char tiam mi estis mutiginta min per la AUDIO-MUTE-butono). Tia avert-mesagho videblas maksimume 30 minutojn kaj nur, se oni estas maksimume 800 km for de la triangula pozicio. Uzanto povas meti tian flavan triangulon jene: En la kanalmodo li shovas dekstren la PTT-butonon, tushas la tiam aperintan ALARM-butonon kaj sonregistras sian parolatan mesaghon. Oni ne uzu tion por krizvoko!

La ROUND-OFF-butono ankorau ne havas ian funkcion. La DW-OFF-butono ebligas onin obervi la aktivadon en grupo au kanalo ( DW: DualWatch; duopa observo) laue agordita per la sub-menuo DualWatch, dum oni estas en alia grupo au ech alia kanalo. Jen ekzemplo (el mia sperto): Mi estis en kanalmodo (kanalo 02), kaj mi antaue estis agordinta ESPERANT, kiel observatan duopan grupon, kun DualWatch timeout (duop-observa tempolimo) de 15 sekundoj. Iu komencis paroli en grupo ESPERANT, kaj la apo automate shaltis al grupmodo kaj metis min en grupon ESPERANT. Tamen se tie estis silentado de 15 sekundoj, la apo metis min ree en kanalon 02 de la kanalmodo.

Jen informoj pri kelkaj specialaj grupoj rilate al Germanujo, kiel lando: INFO estas grupo kun automate prezentataj aud-informoj pri la apo. EINSTEIGE estas grupo por novuloj (en tiu grupo estis disaudigita la supre menciita prelego). DEU09 estas por-kamionista vok- kaj inform-kanalo; ghin oni rajtas eniri ankau, kiel ne-kamionisto, sed tie oni laueble silentu kaj nur auskultu, char ghi estas por strattrafikaj informoj je chiu duona horo (je hh:00 kaj hh:30). Administrantojn oni povas renkonti ofte en grupo DEU10. Grupnomoj komencighantaj per DM estas por uzantoj kun duopa mikrofono.

Fina rekomendo: Oni nepre ne uzu falsan GPS-pozicion! La apo CBTalk (Midland) rimarkas tion kaj postulas novan registrighon.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'