La probablo vizagh-al-vizaghe rendevui kun antaue nekonata Esperanto-parolanto sekve de trovado kaj aranghado per Amikumu

La celon de la apo Amikumu priskribas ghiaj farintoj jene (notu: La tie menciita “HT” signifas alian apon, nome HelloTalk):

Por pritaksi la titole menciitan probablon, mi faris Tviteran enketon de la 15a ghis 20a de Junio 2017 (prisilentata premiso: La enket-partoprenantoj estas Amikumu-uzantoj):

Amikumu lanchighis en la 22a de Aprilo 2017 por la publiko. La enketo do demandas pri tempospaco de (maksimume) preskau du monatoj, kaj, por iom simpligi, al du monatoj rilatu la probablo prezentata en la sekvo. (Tio, ke iuj enket-partoprenantoj eble estis uzintaj Amikumu jam antaue en ghia alfa- au beta-fazo kaj kunnombris rendevuojn tiamajn, ne estis esplorata, kaj tial tio nun estas neglektata.) La enketo rezultigas: La relativa kvanto de indikintoj je minimume unu rendevuo estas <p>=38%; tio chi estas la taksvaloro. Ghin oni tamen ne egaligu al la titole menciita probablo, char:

La 26 enket-partoprenintoj konsistigas nur unu hazardan specimenan aron el la chiomo de la Amikumu-uzantoj. Tial nepre estas saghe, enmeti en la aferon iom da statistika certeco: Kalkulita*) estis do la konfidlimo p de la menciita taksvaloro surbaze de konfidnivelo de 95%; rezulto: p=23%. Tio signifas: Se 100 specimenaj aroj estus enketitaj, tiam okaze de 95 el ili trafus, ke almenau 23% de la respektivaj enket-partoprenintoj indikus minimume unu rendevuon tian, kiel tio estas priskribita en la titolo. Do resume:

Kun konsidero je la statistika certeco (konfidnivelo de 95%) la probablo por minimume unu rendevuo ene de du monatoj kun antaue nekonata Esperanto-parolanto sekve de trovado kaj aranghado per Amikumu estas p=23%.

*) Detaloj estas en tiu Guglo-tabelo:

Jen pepoj pri Amikumu aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Show your support

Clapping shows how much you appreciated Westphoenizier’s story.