Majstrajho: “Max, Mischa & die Tet-Offensive”
Nur tre malofte mi legas beletrajhojn. Kaj tiu chi romano havas 1242 paghojn. Ghi origine aperis en la norvega en 2015 kun titolo: “Max, Mischa & Tetoffensiven”. Autoro estas Johan Harstad; la romanon tradukis Ursel Allenstein en la germanan. Min estis iginta scivola nur la lasta esprimo en la titolo. Mi, naskita en 1963, jam antaue sciis, kio estas la Tet-ofensivo. Sed tre interesis min, kian rolon ghi ludas en la verko.
Per ofte tre longaj frazoj la romano prezentas kvazaue monologon de la chefa figuro: Max Hansen. Li estas teatra reghisoro, naskita en 1977 en Norvegujo kaj elmigrinta kun sia familio en Usonon en 1990. En autuno 2012 li retrospektive rigardas sian vivon. Temas do ankau pri formadromano. Jen iom pri la strukturo. La verko konsistas el kvar partoj I ghis IV. Partoj I kaj IV konsistas el po unu sub-parto, kaj la tempospaco de ambau estas autuno 2012. La ceteraj partoj konsistas el po ses sub-partoj. La tempospaco, kiun chiu sub-parto kovras, estas inter unu sezono kaj dek unu jaroj. Estas menciinde, ke la sinsekvo de la ensume dek kvar sub-partoj ne prezentas tempan linearecon. Ekzemple kovras la dua sub-parto 1990 ghis 1992, la tria 1972 ghis 1977 kaj la kvara someron 1993.
Krom la elmigro en Usonon unu grava okazajho en la vivo de Max estas en la 1980aj jaroj, nome lia spektado de la fama filmo Apocalypse Now. Ghia temo estas la Vjetnama milito. Lia pria intereso kondukas al tio, ke li , kiel lernanto en Usono, konatighas kun Mordecai Weintraub. Tiu chi farighas lia amiko kaj farighos aktoro. Pere de li Max, 16-jara, konatighas kun Mischa Grey, pentroartisto el Kanado kaj sep jarojn pli maljuna, ol li. Kun shi li havas longan amrilaton. Plia grava okazajho estas la retrovo je frato de lia patro. Tiu onklo de Max nomighis Ove Hansen kaj nomighas Owen Larsen. Li estis elmigrinta en Usonon jam fine de la 1960aj jaroj. La rilatoj kun liaj familianoj chesis tiam. Kaj, por facile ekhavi Usonan shtatanecon, li volontule militservis por la Usona armeo en Sud-Vjetnamujo ekde somero 1970 ghis fine de 1971. La romano pritraktas multajn aferojn rilate al la Vjetnama milito, ankau tiajn, kiujn Owen kredeble ne mem senpere spertis, kiel ekzemple operacon Lam Son 719. Ekde chirkau 1995, post la disigho de la gepatroj de Max, li, Mischa, Mordecai kaj Owen por kelkaj jaroj havas neordinaran loghkomunumon en apartamento de Owen en Nov-Jorko.

Gravaj temoj de la romano estas elmigro, trovo kaj perdo de amikoj, familia diserigho kaj la sento de tio, ne havi veran hejmon. Tiu sento manifestighas che Max tiel, ke li, profesie multe vojaghante tra Usono, preferas tranokti en sia auto, ol tranokti en hotelchambro, kiun li nepre estas luinta. Tio, kion mi kunhavas kun Max, konsistas el tio, esti ravita de la supre menciitaj du filmoj. Kaj jam tio sufichas, por igi min tre shati la romanon.