Maltrafita shanco, por gajni spertojn pri eble iom nekonvencia informado pri Esperanto

En la artikolo “Esperanto ne nepre helpas lingvolernadon” skribis Lu Wunsch-Rolshoven:

Oni do povas diri, ke la instruistoj de la angla donas parte enkondukan kurson al Esperanto kaj ke el ĉiu instruhoro de la angla eble dek minutoj estas jam helpaj por posta lernado de Esperanto.

Kvankam mi konis tiun vidpunkton, pri ghi mi ne atentis, kiam antau nelonge mi dum kelka tempo cheestis kafumadon de kvar al mi konataj homoj ne esperantistaj. Kiam mi estis alveninta kaj surhavis la T-chemizon montratan en figurajho 1, petis unu el ili tuj pri traduko de la surskribajho. Mi plenumis la peton — estis ridado —, kaj la temo de la konversacio restis Esperanto por kelka tempo.

Figurajho 1: Tiun chi T-chemizon surhavis mi; ghia surskribajho tekstas: “Se vi povas legi chi tiun chemizon, mi jam shatas vin.”

Kompreneble estis baldau ghenerala interkonsento pri tio, ke la rolon de tutmonda interlingvo nuntempe fakte ne plenumas Esperanto, sed la angla. Mi menciis, ke en Germanujo en 1954 ministroj pri klerigado decidis ne enkonduki lernejen Esperanton, kiel devigan fakon. Mi kredeble tro enfokusigis la temon egalrajteco rilate lingvon: Mi diris, ke en la socio pli kaj pli estighis ekzemple postulo je sama salajrado je viroj kaj virinoj farantaj la saman laboron, sed ke en la socio ankorau ne sufiche rimarkighis postulo je tio, ke uzighu neutrala lingvo, kiel interlingvo, por avantaghigi neniun. Mi do atentigis pri tio, ke estighis ne sufiche da sentemo de egalrajteco ankau rilate lingvon — kontraste al tio, kiel statas pri aliaj aferoj. Mi rimarkis reagojn nek jesajn nek neajn fare de la aliaj kafumantoj; estis do silenta konsento au silenta malkonsento (mi ne scias). Ili rakontis pri situacioj, kie ili spertis malfacilon en interkomprenigho pro mankanta lingvoscio, kaj chi-kuntekste ili esprimis, ke estus dezirinde havi iun interlingvon.

Mi maltrafis shancon, por

  • prezenti la supran vidpunkton de Lu (laucirkonstance mi jes au ne estus menciinta lin, kiel kredeble la unuan, kiu ghin publikigis) kaj
  • gajni spertojn el reagoj de la aliaj kafumantoj.

Chu eble almenau mia subkonscio ankorau ne akceptis ghin tiom, kiom estus bezonate, por mem prezenti ghin sufiche konvinke? Chiuokaze du tagojn poste venis al mi ech ideo, kiel la diritan vidpunkton mi estus povinta ilustri per analogo, nome jene:

Mi estus povinta diri al la aliaj kafumantoj: “Lerninte la anglan, mi povis poste pli facile lerni Esperanton kaj el ghi profiti, ekzemple char ghi igis mian turismadon pli mojosa. Tio chi estas iomete simila al jeno: Lerninte stiradon je ordinara auto, mi povis poste pli facile lerni stiradon je hibridmotora auto, kaj de kiam mi posedas tian, mi profitas el ghi per shparado je multa mono por benzino.” (Efektive mi posedas hibridmotoran auton de iom pli, ol jaro, kaj profitas tiel.)

Kion vi opinias pri la vidpunkto de Lu kaj pri mia ideo de ilustrado? Chu io tia lau vi taugas por informado pri Esperanto? Au chu tia vidpunkto estas absurdajho lau vi? Kiuj estas viaj eventualaj spertoj?