Mia unua impreso pri la apo Amikumu (Androida beta-versio; uzado ekster malvirtualaj Esperanto-kunvenoj)

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
3 min readMar 18, 2017
Aktualigo (2017-04-18): Mi ricevis retmesaghojn de @Applozic! Tial mi plilongigis chapitron "Unu mistero: Chu retmesagho au ne de @Applozic?"Aktualigo (2017-04-11): Mi aldonis chapitron "Unu mistero: Chu retmesagho au ne de @Applozic?"

Enkonduko

En 2017–03–15 mi instalis la Androidan beta-version de Amikumu en mian smartfonon LG Stylus 2. Komence mi vidis malplenan “Apude”-liston de Esperanto-parolantoj. Montrighis, ke mi devis havi — aldone al retkonekto — ankau la GPS-sensoron aktivigita:

La “Apude”-listo

Tuj post aktivigo je la GPS-sensoro aperis en la “Apude”-listo preskau 100 homoj trovighantaj en distancoj de — en mia okazo (en hejmloko Rechtenfleth) — 70 km ghis 800 km). Preskau 25% el ili estas persone konataj al mi. Certe indas ekkoni (au rekoni) ankau la ceterajn, sed almenau la distanco (ghis nun ja minimume 70 km) malhelpos provi interkonsentighi pri spontanea rendevuo.

La Amikumu-mesaghilo

La Amikumu-mesaghilon mi elprovis kun listigita Esperanto-parolanto konata al mi kaj trovighanta 150 km for. La sendado kaj ricevado je mesaghoj funkcias. Flanke de la ricevonto neprajhoj por la ricevado miakonjekte estas retkonekto, ensalutinteco, aktivigita GPS-sensoro kaj shaltita videbleco. Tio, kion mi ankorau ne scias, estas:

Chu la ricevo je Amikumu-mesaghoj okazas ankau, kiam la apo funkcias nur en fona reghimo (kiel fona proceso)?

Mia vershajna uzado je Amikumu

Estas bone, ke Amikumu ekzistas kaj evidente funkcias — laudinda agado de aktivuloj. Tial mi shatus uzi tiun apon en mia smartfono tiel, ke daure mia nomo estu videbla al aliuloj kaj ke daure mi povu ricevi Amikumu-mesaghojn, sed jee kredeble detenos min jeno:

  • La aktivigita GPS-sensoro estas kurentraba.
  • Kredeble kontraste al multaj aliaj smartfon-uzantoj mi disponas pri nur malmulte da rapidflua datumkvanto kaj ankorau ne intencas shanghi mian poshtelefonkontrakton prie. Tial mia smartfono havas retkonekton — kun kelkaj mallongtempaj esceptoj — nur, kiam ghi estas per vifio.
  • Pleje mi trovighas ekster grandurbo au alia ejo de alta homdenso. Precipe tial mi taksas, kiel tro malgrandan, la probablon de tio, ke en la “Apude”-listo aperos iu Esperanto-parolanto tiel proksima, ke indas provi interkonsentighi pri spontanea rendevuo.

Nuntempe la afero statas do jene: Sen vifia retkonekto estos miasmartfone uzado je Amikumu nur apart-okaze, nome kiam mi vidas shancon per ghi trovi Esperanto-parolanton en distanco de maksimume 20 km.

Plibonigproponoj

Mi havas jenajn proponojn konsiderindajn fare de la respondeculoj pri Amikumu, nome ke uzanto povu agordi jenon:

  1. Okaze de chesinta konekto kun la interreto kaj/au GPS li tamen al aliuloj restu videbla en iliaj “Apude”-listoj dum la venontaj ekz. kvar horoj surbaze de la lasta determinita pozicio. Kaj:
  2. Plusendon je ricevita Amikumu-mesagho, kiel retposhtletero, al difinebla retposhtadreso (iuj retposhtservoj ofertas SMS-sciigon pri enirinta retposhtletero; sekve ech sen retkonekto mi estus sciigata, nome per SMS, pri enirinta Amikumu-mesagho):

Efektivigo je tiuj chi proponoj igus Amikumu-n pli ofte uzinda precipe al tiuj, kiuj, kiel mi, ne daure estas konektitaj kun la interreto.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.
Jen pepoj kun “Amikumu”

Unu mistero: Chu retmesagho au ne de @Applozic?

Post kreado je Amikumu-konto mi ricevis retmesaghon, kiu anoncas jenon, nome retmesaghon de @Applozic (ne ghenighu pro la fushe montrataj kromsignaj Esperanto-literoj — mi uzas ne modernan retposhtilon):

Tamen ghis nun nek mi nek almenau unu el la aliaj homoj kun Amikumu-konto ricevis tian @Applozic-retmesaghon. (Al mi tiu afero estas interesa, char oni povas “ricevi retposhton por chiu nelegita mesagho” — kaj per tio mi eble povos agordi SMS-sciigon pri ricevita tujmesagho sendita de alia Amikumu-uzanto al mi.) Se vi, kara leganto, ricevis tian @Applozic-retmesaghon, bonvole sciigu min prie.

En 2017–04–18 mi efektive ricevis retmesaghojn de @Applozic:

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'