Per Dudle interkonsenti pri tempo de arangho

Westphoenizier
May 19 · 2 min read

Per Dudle oni povas interkonsenti pri tempo de arangho. Unue jen kiel chi tion oni faras okaze de Dudle-pagho jam kreita de iu alia (jen ekzempla pagho).

Pasho 1: Entajpu vian nomon en la tekstkampon antauviditan por via Nomo; la ekzemplo montras Chi tie entajpu vian nomon (figurajho 1).

Figurajho 1: Entajpu vian nomon; cetere: Per alklako de la skribilo-simbolo (maldekstre de la vertikala streko |) apud sia nomo oni povas redakti siajn jamajn elektojn

Pasho 2: Por chiu jam donita dato-horo-paro elektu
a) au la hokon por “jes”
b) au la krucon por “ne”
c) au la demandosignon por “eble”.
Poste alklaku Konservi.
Vidu figurajhon 2.

Figurajho 2: Respondi al jamaj dato-horo-paroj

Pasho 3: Por aldoni dato-horo-paron, alklaku Redakti kolumnojn (figurajho 3).

Figurajho 3: Aldoni dato-horo-paron (1/3)

Pasho 4: Alklaku la daton (ekzemple la 26an de Majo 2021; figurajho 4).

Figurajho 4: Aldoni dato-horo-paron (2/3)

Pasho 5: Rigardu la dekstran parton de figurajho 5. Por la kolumno de la koncerna tago (ekzemple la 26a de Majo 2021) tie alklaku tiun linion, kies horo estu elektita, ekzemple tiun de 13:00 horo. Tio chi efikas, ke Ne elektita shanghighas al Elektita.
Laubezone procedu analoge por pliaj horoj.
Poste alklaku Fini (malsupre maldekstre en figurajho 5).
Por chiu nova dato-horo-paro elektu tiel, kiel tia elektado estas priskribita supre.

Figurajho 5: Aldoni dato-horo-paron (3/3); cetere: Por aldoni horon ankorau ne montratan, skribu tiun horon, ekzemple 13:30, en la tekstokampon montratan rekte super Aldoni kaj poste alklaku Aldoni

Por krei vian propran Dudle-paghon, igu unue montri la chefpaghon (figurajho 6).
Kiel Titolo-n, entajpu taugan tekston; la ekzemplo montras
Esperanto per CBTalk.
Kiel Tipo-n, elektu
Demandi pri tauga tempo (ekzemple por plani aranghon).
Konvenas mem elekti la ret-adreson; la ekzemplo montras, kiel la finan parton, esperantocbtalk.
Poste alklaku Estigi.

Figurajho 6: Krei novan Dudle-paghon

Cetere: Jen germanlingva jutubajho, kiu klarigas Dudle. Mi esperas, ke ni plej eble ofte atingos interkonsentojn en la Dudle-pagho pri Esperanto en Discord.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.
Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Westphoenizier

Written by

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Westphoenizier

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto