Per Guglo-tabelo kalkuli tempojn de al- kaj reflu-cheso de Norderney, Rechtenfleth kaj aliaj ejoj che Germana Golfo

Aldone al Perl-programo estas nun Guglo-tabelo: En alia blogero mi prezentas pri Rechtenfleth tempojn de al- kaj reflu-cheso por chirkau unu jaro post la aktuala dato (kalkuladbazo). Tiun kalkuladon mi efektivigis per Perl-programo alvokebla per CGI-interfaco. Intertempe mi eltrovis, ke estas ebla ankau tio, efektivigi la kalkuladon per Guglo-tabelo. Kaj, kiel tian, mi faris la jenan:

Tiu Guglo-tabelo estas agordita tiel, ke chiu, kiu konas la ligilon, povas shanghi la ejon kaj daton (chelojn kun flava fono), por kiuj estu kalkulataj kaj eldonataj la diritaj tempoj (cheloj kun turkiskolora fono). Bonvolu noti, ke la chelojn sen flava fono povas shanghi nur mi.

Avantagho de la Guglo-tabelo: Ghin chiu kun propra Guglo-konto povas kopii kaj agordi por ankau ne-enreta uzado (ekzemple en apo Google Drive uzebla en smartfono). La Perl-programo (CGI-interfaco) tamen postulas retkonekton.

Por pluraj ejoj situantaj che Germana Golfo mi disponigis la kalkuladon je la tempoj de al- kaj reflu-cheso. Tamen: Mi ne povas adapti chiujn ejo-specifajn parametrojn menciitajn en la chapitro “La strukturo de la tempointervaloj” de la blogero pri la kalkuladbazo, char: Tiujn parametrojn mi konas nur por unu ejo, nome Norderney. La nura rimedo, por adapti la kalkuladon al aliaj ejoj, estas adapti — por chiu el la kvar intervaloj — la meznombran tempo-diferencon inter a) la intervalvaloro de la koncerna ejo kaj b) la intervalvaloro de Norderney. Ekzemple okaze de Rechtenfleth tiuj kvar meznombraj tempo-diferencoj estas okaze de la intervalo detempe de la

  • supra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-cheso: 9000 sekundoj (alivorte: Meznombre okazas en Rechtenfleth la alflu-cheso 9000 sekundojn post tiu en Norderney)
  • supra luna meridiantransiro ghis la sekva reflu-cheso: 9060 sekundoj
  • malsupra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-cheso: 9000 sekundoj
  • malsupra luna meridiantransiro ghis la sekva reflu-cheso: 9060 sekundoj

(vidu la tabelfolion “meznombraj_diferencoj” kaj la chelojn kun helblua fono en la tabelfolio “ciklo”).

Tiuj diferencoj estas determineblaj per helpo de Gezeitenkalender 2017, p. 110 (kaj laubezone pliaj paghoj, kiu indikas diferencojn al referenclokoj, ekz. pagho 69 por Rechtenfleth). Tiu libreto estas eldonita de Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH).

Akceptendaj nekoherajhoj: Laste, sed ne balaste, estas menciende, ke ech la ejo-specifaj parametroj de Norderney uzitaj de mi treege kredeble jam ne estas tiuj, kiujn BSH uzas nun por siaj oficialaj prognozoj. Tial oni devas tolere akcepti nekoherajhojn kun ili.

— — — — —

Jen pepoj pri Rechtenfleth aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

— — — — — 
Jen pepoj de mi aktualighantaj automate per Integromat (sed ne tre ofte):

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.