Per helpo de CodePen ebligi montron de Medium-retpagho automate tradukita de Guglo

Per enmetado de certa HTML-kodajho eblas aperigi en retpagho butonojn, por igi la krozilon montri tradukon en lingvon elekteblan fare de la leganto. Tamen tio che Medium-retpagho ne estas rekte efektivigebla, char la autoro ne havas aliron al ghia HTML-kodajho tiamaniere, ke rekte ghin li povas redakti.

Danke al tiu blogero de @anthonypjshaw venis al mi ideo por elturnigho, nome per helpo de CodePen:

  1. Oni igu sian krozilon montri la HTML-fontokodajhon de la koncerna Medium-retejo (per “Quelltext anzeigen” au simile depende de l’ krozilo).
  2. Oni marku tiun HTML-fontokodajhon kaj ghin kopiu.
  3. En CodePen — tie oni bezonas konton — oni kre-u novan PEN kaj en ghian HTML-tekstkampon oni algluu la HTML-fontokodajhon de 2.
  4. En la agordoj de la PEN por HTML oni enmetu en la tekstkampon Stuff for <head> la malsupre redonitan HTML-kodajhon. (La agordojn eblas aperigi per alklako je la dentrado videbla maldekstre en la HTML-kampo de la PEN.)
  5. Oni konservu la PEN kaj kopiu ghian ligilon.
  6. Ghin oni enmetu en la Medium-retpaghon kaj premu la enigan klavon.

Jen ekzempla rezulto. Ghi aperas tamen ne funkciante en la malneto-fazo de la Medium-blogero kaj funkciante post ghia publikigado.

Por traduki klaku malsupre “Run Pen” au — en apo Medium: — chi tie.
Zum Übersetzen unten “Run Pen” anklicken oder — in der App Medium — :
hier.

Kaj jen la kodajho menciita en 4 (oni elshanghu eo per la kodajho de la retpagha lingvo, se ghi ne estas Esperanto):

<div id="google_translate_element"></div><script type="text/javascript">
function googleTranslateElementInit() {
new google.translate.TranslateElement({pageLanguage: 'eo', layout: google.translate.TranslateElement.InlineLayout.SIMPLE, multilanguagePage: true}, 'google_translate_element');
}
</script><script type="text/javascript" src="//translate.google.com/translate_a/element.js?cb=googleTranslateElementInit"></script>

Tabelo 1 montras la kvin plej freshajn pepojn de mi (apo Medium ghin eble ne montras komplete).

Tabelo 1: La kvin plej freshaj pepoj de mi