Westphoenizier
Published in

Westphoenizier

Per Twilio kaj Guglo-Apoj-Skriptoj estigi telefonvokon kun vochrobote lautlegata mesagho en Esperanto au alia lingvo

Aktualigo 2022-04-11: Mi shanghis la metodon pro cimo flanke de Guglo-Apoj-Skripto.Aktualigo 2021-10-28:Por kontroli la vokstatuson, mi aldonis sub linion 86 de skripto "twilio_tel__shablono" jenan linion de kodajho:
----------
,"StatusCallback" : "https://script.google.com/macros/s/xxx/exec"
----------
Chi-kuntekste xxx estas skribita skeme por la identigilo de ekstra Gugla ret-apo, kies skripto konsistas esence el jena kodajho:
----------
function doGet(e) {
return HtmlService.createHtmlOutput("Saluton, CodeBy");
}
function doPost(e) {
var fn2 = SpreadsheetApp.getActiveSpreadsheet().getSheetByName('folio1');
fn2.getRange('A1').setValue(e);
}

----------
Post la voko aperas en chelo A1 de folio1 la vokstatuso, nome post la teksto CallStatus=, ekzemple completed.

Tiu Guglo-tabelo (inkluzive Code.gs, twiml.html kaj twimleo.html) bazighas sur la informoj kaj klarigoj donitaj en tiu Github-ejo kaj tiu jutubajho. Por ke la procedo funkciu ankau che vi, vi devas a) esti akirinta telefonnumeron che Twilio, b) tie havi sufiche da bonhavajho, c) fari kopion de la Guglo-tabelo por via propra Guglo-konta spaco kaj d) modifi partojn de Code.gs (por ghin aperigi, alklaku en la por vi kopiita Guglo-tabelo Tools [“Iloj”] kaj en la submenuo alklaku Skripteditor [“Skriptredaktilo”]):

  • Linioj 1 kaj 2 de Code.gs: Skribu la ACCOUNT_SID kaj ACCOUNT_TOKEN de via konto che Twilio.
  • Linio 8 de Code.gs: Skribu vian nomon.
  • Linio 83 de Code.gs: Skribu unu el viaj telefonnumeroj, kiujn che Twilio vi igis konfirmi, kiel viajn. (Do la skribenda telefonnumero ne nepre devas esti tiu telefonnumero, kiun vi estas akirinta che Twilio, sed povas esti ekzemple via fikstelefonia numero akirita che alia provizanto de telefoniaj servoj.)
  • Linioj 121, 124 kaj 128 de Code.gs: Skribu vian nomon.

Poste vi devas a) konservi, b) alklaki Veröffentlichen (“Publikigi”) kaj c) en la submenuo alklaki Als Web-App einrichten (“Aranghi kiel ret-apon…”).
En la aperinta fenestreto elektu a) Me ... (“Mi …”) kaj b) Anyone, even anonymous (“Iu ajn, ech anonimulo”), c) aktualigu kaj d) kopiu la ret-apan ligilon (permesu kaj allasu tion, kion Guglo petas de vi dum la procedo).
La ret-apan ligilon algluu en la agordoj de Twilio pri via telefonnumero akirita che Twilio (vidu figurajhon 1) kaj konservu.

Figurajho 1: La ret-apa ligilo devas esti algluita en la agordoj de Twilio pri via tie akirita telefonnumero

En Code.gs alklaku Bearbeiten (“Redakti”) kaj en la submenuo
alklaku Trigger des aktuellen Projekts (“Ekigilo de la aktuala projekto”).
Alklaku Trigger hinzufügen (“Aldoni ekigilon”).
Elektu cheffunkcio, Zeitgesteuert (“Tempe regata“), Minutentimer (“Minut-horlogho”) kaj Alle 5 Minuten (“Chiun 5an minuton”).

Por ke tekstoj estu lautlegataj tiel, ke ilin auskultanto povu sufiche bone kompreni, en la Twilio-agordoj por Text-to-Speech (teksto-al-vocho) la parametro Amazon Polly estu agordita almenau por la germana kaj pola (vidu figurajhon 2).

Figurajho 2: Twilio: Agordoj por teksto-al-vocho

Por estigi telefonvokon al telefonnumero de Germanujo (landa prefikso: +49), kiel ekzemple +4911112222, kun mesagho vochrobote lautlegata en Esperanto (ekzemple Saluton, mondo!), sendu retposhtmesaghon al la retposhtadreso, kiu rilatas al via Guglo-konta spaco, kun teksto lau jena skemo:

kw+4911112222wwwzSaluton, mondo!wk

La wz indikas al Code.gs , ke temas pri Esperantlingva mesagho.
Se la mesagho tamen estas en la germana, simple forlasu wz (krome en la mesaghoteksto skribu ae anstatau ä, oe anstatau ö, ue anstatau ü kaj hss anstatau ß).
Kaj se la mesagho estas en la germana kaj el ghi estu tradukata en la polan, skribu zp anstatau wz.

Okaze de mesagho en Esperanto skribu en Esperanto, sed anstatauigu Esperanto-literojn jene (tio estas oportuna, char vochroboto por la pola lautlegas la tekston):

c -> ts
ch -> cz
gh -> drz
hh -> ch
i -> ij
j -> y
jh -> rz
sh -> sz
u (la 26a litero) -> u
v -> w

Se chio iras glate, la telefonajho estas estigata maksimume kvin minutojn post la alveno de la retposhtmesagho en via retposhta enirkesto, kaj la mesagho estas lautlegata kvinfoje.
Jen tre koncize kio okazas:

Chiun kvinan minuton Guglo-Apo-Skripto kontrolas la retposhtmesaghojn en via retposhta enirkesto lau la sekva kriterio:
Se estas nova retposhtmesagho kun kw ... ww ... wk, tiam telefonnumero kaj mesaghoteksto estas ekstraktataj kaj krome laua telefonajho estas estigata.

Sugesto: Se por vi la skemo kw ... ww ... wk (en ghi kun au sen wz au zp) estas tro neoportuna, vi povas utiligi aliajn signojn; tiaokaze vi devas adapti la koncernajn formulojn en la Guglo-tabelo kaj kodajhpartojn en Code.gs.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

--

La Medium-ejo — Stell dir vor, es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store
Westphoenizier

Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

More from Medium

Hearing Less: Dealing With Bad Audio Recordings in the Classroom

Setting up Kimsufi KS-LE with Proxmox VE 6 with NAT IPv4 and Native IPv6

Coming up with an aesthetic direction for Shikoku 1889 and its box cover

How I use my Clip Studio Paint on Galaxy Tab S7: Workspace, brushes, color palette and some tips