Pera telefoni-vokado (“Callthrough”) kombine kun Fritz!Box, “sipgate basic”-numero kaj apo Sipdroid
Pera telefoni-vokado (“Callthrough”) taugas por telefonado malmultekosta — en la plej bona okazo ech senkosta —, kiam mia smartono ne estas konektita kun mia hejma vifio, sed kun iu alia vifio, kaj mi ne volas au ne povas uzi la movtelefonian reton. Mia aktuala apliko funkcias jene:
Pasho 1: Mi akiris — senkoste kaj sen monata kotizo — “sipgate basic”-numeron.
Pasho 2: La “sipgate basic”-numeron mi registris, kiel unu el miaj propraj telefonnumeroj, en mia Fritz!Box 3390.
Pasho 3: En mia Fritz!Box 3390 mi aktivigis Callthrough
(peran telefoni-vokadon); agordoj: Rufnummer ankommend
(voknumero alvenanta): mia “sipgate basic”-numero; Rufnummer ausgehend
(voknumero elironta): mia fiks-telefonia numero. Krome mi endonis sekretan personan identigan numeron (PIN
) kaj tion, ke por pera telefoni-vokado estu alprenataj nur vokoj venantaj de difinitaj telefonnumeroj; el ili estas mia “sipgate basic”-numero (vidu figurajhon 1).
Pasho 4: En apo Sipdroid — instalite en mia smartfono, el chi tiu ghi faras softfonon — mi agordas jenon:Authentifizierungsname: mia_SIP-ID asignita al mia "sipgate basic"-numero
Passwort: mia_sipgate-pasvorto (ordinare ne egala al la pasvorto por ensaluti!)
Server oder Proxy: sipgate.de
Domäne: sipgate.de
Protokoll: UDP

Kaj jen la procedo de vok-estigo: Mi tajpas en apo Sipdroid jenon (sekvas nur skemo kun kelkaj fikciaj signoj): 01234567 9876 0 #31#0987654
.
Klarigo: 01234567
(fikcia) estas mia “sipgate basic”-numero; 9876
(fikcia) estas mia persona identiga numero, 0
kaj #31#
ne estas fikciaj, kaj 0987654
(fikcia) estas la vokota telefonnumero (do la celnumero). La spacetoj indikas momentojn, kiam mi devas atendi konfirman signalsonon antau la plua tajpado. (Atentigo: Kelkfoje ne estis sono. Tiaokaze helpis komplete haltigi apon Sipdroid kaj poste ghin restartigi; iufoje aldone necesis malshalti kaj shalti vifi-ricevon en la smartfono au ech tiun chi malshalti kaj restartigi.)
Voko deire de mia “sipgate basic”-numero al mia — sama! — “sipgate basic”-numero funkcias(!) kaj estas senkosta! Kaj la tiel perata vokado al enlanda fiks-telefonia celnumero kostas al mi ankau neniom, char mia fiks-telefonia kontrakto inkluzivas senkostan vokadon al enlandaj fiks-telefoniaj numeroj!