Popularaj ne aprobitaj formoj novaj en unu frazo: “Ano de la koruso de la firmao spontane fotis per kamerao la kaoson dum la akcepto far la urbestro”

Konsidere la vorto-uzadon Zamenhof bone distingis inter

  1. vortoj, kiuj ne postulas aprobon fare de autoritata centra institucio, kaj
  2. vortoj, kiuj tian aprobon postulas.

Al 1. apartenas chiuj Fundamentaj kaj oficialigitaj vortoj (kompreneble se uzataj en laua signifo) kaj krome internaciaj vortoj, do vortoj uzeblaj lau Regulo 15 de la Fundamento Gramatiko. Figurajho 1 montras Tviter-konversacion, kie aperas la ekzemplaj internaciaj vortoj “nerdo” kaj “giko”:

Figurajho 1: Tviter-konversacio kun du ekzemplaj internaciaj vortoj uzeblaj lau Regulo 15

Kromajho: Same kiel tiu @akademi9, mi estas nomebla “fundamentisto” (au pli simple: “esperantisto”), char mi utiligas interalie Fundamentajn regulojn, kiel ekzemple Regulon 15 okaze de la menciitaj ekzemplaj internaciaj vortoj. (Sciu la diablo, kial tiu ulo nome @VanegeEsperanto ne rigardas sin kiel fundamentiston.)

Sed ree al 1.: Ankau novaj vortoj apartenas al 1. La Antauparolo al la Fundamento de Esperanto dedichas al ili sian sepan alineon. El ghi mi citas la komencon:

Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun …”

Enkondukon je novaj vortoj Zamenhof opiniis ech bagatela (citita el Plena Verkaro 06–115):

“… la enkonduko de novaj vortoj estas afero tute bagatela kaj ne bezonas ech la permeson de la Lingva Komitato …”

Nova vorto — en tiu chi kunteksto — estas vorto, kiu ne estas internacia kaj al kies radiko ne ekzistas sinonima unuradikajho Fundamenta au oficialigita. Ekzemploj: “kurt’a” (signifo: “mal’long’a”) kaj “old’a” (signifo: “mal’jun’a”).

Pri 2., do pri formoj novaj, la afero estas iom tikla (atentu: enplektighas io autoritata!): Al ili la Antauparolo dedichas sian okan alineon:

“Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpushos la formon malnovan, kiu farighos arhhaismo, kiel ni tion chi vidas en chiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj chi arhhaismoj neniam estos eljhetitaj, sed chiam estos presataj en chiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke ech che la plej granda perfektighado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta ech el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.”

Do: Formo nova estas nova regulo au nova unuradikajho sinonima al unuradikajho Fundamenta au oficialigita.

Zamenhof uzis ankau la terminon “neologismo”, por nomi formon novan, kaj prie opiniis jenon (citita el Plena Verkaro 06–115):

“… la enkonduko de tio, kion mi nomas ‘neologismoj’ (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la ‘Fundamento’) estas pasho tiel gravega kaj tiel skuanta, ke ni povas tion chi permesi al ni nur tre malofte (ne pli ofte ol unu fojon en 5–10 jaroj).”

En la 1960aj jaroj la Akademio de Esperanto (AdE) oficiale komunikis toleron je kelkaj formoj novaj (kiujn oni povas nomi ankau paralelaj formoj):

“20. Junio 1967
La Akademio alprenis jenajn decidojn:
§ 1.– La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj hhemio kaj mehhaniko . Kompense ambau formoj mekanismo kaj mehhanismo estas rigardataj kiel egale bonaj. 
§ 2.– a) Estas tolerata la nova ortografio bugheto anstatau la ghis nun oficiala budgheto
b) Estas tolerata la nun tre uzata formo proleto, kiel paralela formo al la internacia kaj oficiala proletario
c) Apud la oficialaj substantivoj federacio (svisa federacio), dekoracio (teatra dekoracio), konversacio (ambasadora konversacio) estas tolerataj la pli simplaj verboj: federi, dekori, konversi (federi societojn, dekori domon, konversi inter amikoj). 
ch) Apud la oficiala substantivo revelacio (dia revelacio) estas tolerata la pli simpla verbo riveli (riveli sekreton, talenton, foton…).”

Ni vidas, ke la siatempa AdE ankorau konsciis la manieron konforman al la Antauparolo, por enkonduki formojn novajn.

Nuntempe uzighas kredeble chirkau du manplenoj da ne aprobitaj formoj novaj. Mi faris el kelkaj el ili unu frazon. Ghi aperas en la titolo.

Sen ne aprobitaj formoj novaj oni diras samsence: “Ano de la hhoro de la firmo spontanee fotis per kamero la hhaoson dum la akcepto fare de la urbestro.”

Certe vi rimarkis, ke mi ne enplektis la nuntempe ankau popularajn formojn novajn “na”, “ri” kaj “shli”.

Cetere: AdE rigardas “far” kiel lingvan novajhon. Per chi tio ghi kredeble celas formon novan.

Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

One clap, two clap, three clap, forty?

By clapping more or less, you can signal to us which stories really stand out.